MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

TAJVANO

Ĉu ek al nova konstitucio?

La Fondaĵo por nova tajvana konstitucio planas ĉi-jare eldoni sian proponon pri nova konstitucio. Tion klarigis la fondaĵestro kaj veterana aktivulo por tajvana sendependeco Gu Kŭanmin (辜寬敏) en intervjuo en la tajvana ĵurnalo Liberaj Tempoj (自由時報) en marto. Laŭ pasintjara enketo pli ol 77 % de la respondintoj opinias, ke la konstitucio de 1946 ne taŭgas por la nuntempa Tajvano.

Konstitucio por la tuta Ĉinio

La konstitucion de 1946 ellaboris la Ĉina Nacia Partio, kaj ĝi estis konstitucio por la tuta grandega teritorio, kiun ili postulis por Respubliko Ĉinio. Tamen, pro la rekomenco de la enlanda milito inter la naciistoj kaj la komunistoj post la dua mondmilito, tiu konstitucio neniam efektiviĝis en Ĉinio. En 1948 grandparte anstataŭis ĝin la Provizoraj rimedoj kontraŭ la komunista ribelo. La 1an de oktobro 1949 Maŭ Zedong proklamis la fondon de Popola Respubliko Ĉinio, kaj la restanta naciista militistaro retiriĝis al Tajvano. La rimedoj kontraŭ la komunista ribelo evidente ne vere estis provizoraj, kaj ili daŭris ĝis 1991. La konstitucio de Respubliko Ĉinio do finfine efektiviĝis (kun aro de amendoj) nur en la teritorio, kiun regis la naciisma registaro post 1949 – Tajvano kaj kelkaj aliaj malgrandaj insuloj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

ŚRADDHĀPA
Tajvano

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Śraddhāpa el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-05-20