Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Homa solidareco

Mi ŝatas danki s-ron Dawid Kozub pro lia bela artikolo Poloj malfermas hejmojn kaj korojn (MONATO 2022/06, p. 11-12), kies priskribo de homa solidareco spontanea kaj kolektiva estas efika bonfartigilo por tiuj, kiujn la milito korpremas. Mi tamen ŝatus rememorigi ankaŭ, ke pli ol 3000 rifuĝantoj mortis en 2021 en Mediteraneo, provante eniri Eŭropon, el kiuj multaj ankaŭ fuĝis de armitaj konfliktoj. Kaj (preskaŭ) neniu zorgas. Ja kompreneble ĉiu pli emas helpi tiujn, kiuj konsideratas „proksimuloj”. Tio estas klasika homa sinteno, nia cerbo estas dratita tiel. Sed fine, kiu indas esti proksimulo?

Bastien LACOUR
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bastien Lacour el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28