MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Lingvo

KELTA LINGVARO

Manksa reviviginto vivas ne plu

MONATO jam raportis (2008/04, p. 14 (2008/009420.php)) pri la vivo kaj verko de la manksa verkisto kaj fizikisto doktoro Brian Stowell, kiu revigligis la supoze mortintan manksan lingvon, subvarianton de la gaela lingva familio. Post longa malsano Brian Stowell mortis. Neniu pli kontribuis al la kulturo de sia eta nacio ol tiu insulano. Li postlasis riĉan verkaron en, kaj pri, la manksa.

La verkaro de Stowell inkluzivas lernolibrojn, romanon kaj eĉ tradukon de la infanromano Alico en Mirlando. Dum dudek jaroj li prezentis ĉiusemajnan radioprogramon en la manksa. Li servis kiel Prezidanto (Yn Lhaihder) de la tiel nomata Domo de Ŝlosiloj, t.e. la parlamento de la insulo, kaj en 2008 li ricevis la premion Reih Bleeaney Vanannan pro elstara kontribuo al la manksa kulturo. En 2010 li ricevis la tiel nomatan Tynwald Honour, la plej grandan honoron, kiu povas esti aljuĝata de la insulo al unu el siaj civitanoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando


Garbhan MacAoidh estas plurlingva tradukisto kaj verkisto, kiu kontribuas al MONATO ekde 1988.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-06-30