MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

INTERNACIA KONFERENCO

Diskutoj pri la estonteco de Ukrainio

En Vieno okazis internacia konferenco „Time to Decide” (Tempo por decidi). Partoprenis fakuloj, kiuj provis trovi solvojn por Ukrainio post la milito. La organizantoj de la aranĝo estis la aŭstraj Institut für die Wissenschaften vom Menschen (IWM) (Instituto por la homaj sciencoj) kaj bankfondaĵo Erste.

Ekde la 24a de februaro la eŭropa ordo ne plu estas tia, kia ĝi estis en la antaŭaj jardekoj. La rusia invado al Ukrainio neeviteble ŝanĝis ne nur la landon, sed ankaŭ Eŭropan Union kaj la sintenon de la EU-ŝtatoj. La salutparoloj en la konferenco montris, kiel grave la konflikto influas la interrilatojn en Eŭropo. En unu el ili Kaja Kallas, estona ĉefministrino, per videomesaĝo deklaris: „Paco devas esti pli bone armita kontraŭ la leĝoj de tiraneco”. Kaj ŝi atentigis, ke „malbona paco estus ŝarĝo por ni estontece”.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Vieno

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-06-01