MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Ekonomio

SINGAPURO

Malajzio haltigis eksportadon de freŝa kokaĵo

En majo ĉefministro Ismail Sabri Yaakob diris, ke Malajzio havas mankon de kokaĵo, kio kaŭzis tre altan kreskon de ties prezo en la lando. Li anoncis. ke Malajzio haltigos la eksportadon de 3,6 milionoj da kokoj monate al Singapuro ekde la 1a de junio 2022, ĝis la enlanda prezo kaj produktado stabiliĝos. La manko de kokaĵo en Malajzio okazis pro manko de nutraĵo por la kokobredejoj. Unu el la kaŭzoj estas la milito inter Rusio kaj Ukrainio, kiu malebligas liverojn de tritiko kaj sojo, la ĉefaj ingrediencoj de nutraĵo por kokoj. Malajzio nun pripensas haltigon de la eksportado de palmkern-kukoj por uzi tion por nutri kokojn.

Pro tio, Singapuro bezonis trovi kokaĵon de aliaj fontoj. Ministro Desmond Tan diris, ke la provizado restos stabila. Fridigita kokaĵo estos importata el Aŭstralio kaj Tajlando, kaj glaciigita kokaĵo el Brazilo kaj Usono. Ĉirkaŭ triono de la kokaĵo en Singapuro estas importata de Malajzio, ĉefe kiel vivantaj kokoj kiuj poste estas buĉataj kaj fridigataj en Singapuro. Kelkaj vendistoj de kokaĵo en la bazaroj en Singapuro diris, ke ili eble dumtempe bezonos fermi pro la halto de la kok-importado.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Wilson FOO YU KANG (Riĉsano)
Singapuro


Wilson Foo Yu Kang laboras kiel juristo en Singapuro, kaj estas direktoro en Fervent Chambers LLC. Li ankaŭ programas parttempe kaj kreis la esperantlingvan ludon KonjektKonekto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Wilson Foo Yu Kang (Riĉsano) el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-06-30