MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Arto

MUZIKO

Nova kompilaĵo post 22 jaroj

22 jaroj pasis post la unua Esperanto Subgrunde Kompil kaj kiam mi ricevis la recenzdiskon mi scivolemegis pri la muzikaj ŝanĝoj okazintaj dum tiom da tempo. El la grupoj de la unua kompilaĵo restas nur Piĉismo (kvankam ankaŭ kelkaj aliaj malnovaj konatoj de Esperantujo kiel Jomo kaj Ale Kosabela aperas en la kompilaĵo), do verŝajne ŝanĝiĝis multo, ĉu ne?

Sed unue, subgrunde, kio (aŭ kie?) estas tio? Eĉ se la unua impreso estas, ke la subgrundo kovras la tri kontinentojn Eŭropo, Sud-Ameriko kaj Azio, evidentiĝas ke la muzikistoj kaj kantistoj loĝantaj en la esperanta subgrundo plejparte troveblas en Brazilo, Francio kaj Rusio. Frapa estas ankaŭ la manko de kantistinoj kaj, laŭ la nomoj en la libreto de la disko, ankaŭ muzikistinoj – escepto estas nur Eveline Paŭla.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

David-Emil WICKSTRÖM

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de David-Emil Wickström el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28