MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

SIMIA POKSO

Ĉu post kovimo nova pandemio?

Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) la 23an de julio proklamis simian pokson „internacia danĝero por la popola sano”. Ĉu nova pandemio do? Ne, fakte MOS uzas tiun terminon por indiki gravajn, internaciajn erupciojn de infekta malsano. Pandemio karakteriziĝas per rapida internacia disvastiĝo de la malsano kun gravaj konsekvencoj kaj por la sano kaj por la ekonomio tutmonde. Aliaj malsanoj, kiuj ekhavis la „titolon” de internacia danĝero por la popola sano, estis ekzemple ebolo, kiu kaŭzis inter 2014 kaj 2016 en Okcident-Afriko pli ol 10 000 mortojn. La demando stariĝas, kiel simia pokso povis ekhavi tiun statuson kaj kial ĝi fariĝis danĝero por la popola sano.

Afrika deveno

Simia pokso estas malsano, kiu originas en la okcidenta kaj meza partoj de Afriko. Tie ĝin havas ne nur homoj, sed ankaŭ diversaj bestoj; oni parolas pri ronĝuloj, sed atentu, ke la viruso povas infekti ankaŭ aliajn bestojn. La malsano do fakte estas zoonozo. Temas pri viruso el la familio Poxviridae, kies nomo estas Orthopoxvirus simiae. La viruso estas parenco de la variola viruso, kiu kaŭzis gravajn perdojn de homvivoj en antaŭaj jarcentoj. En 1977 oni deklaris, ke variolo estas ekstermita danke al vakcina kampanjo. La lasta infektito estis viro en Etiopio. En Rusio kaj Usono oni ankoraŭ konservas la viruson en laboratorioj. Dum iu tempo simia pokso ne disvastiĝis ekster Afriko, sed en la jaro 2003 ĝi ekaperis en Usono. Ekde majo ĉi-jare oni konstatis, ke ĝi rapide disvastiĝas tra la mondo. En julio jam estis pli ol 70 landoj, kaj la kvanto de malsanuloj rapide kreskis ĝis 15 000.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

BertDE WIT
Nederlando


Bert de Wit estas biologo, kiu laboris en ŝtataj konsilantaroj pri la esplorado de problemoj pri spacordigo, medio- kaj natur-protektado en Nederlando.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bert de Wit el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28