Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Kuraĝo

Mi deziras saluti la kuraĝon de la legantino, kiu al MONATO sendis paĝojn el sia taglibro (MONATO 2022/08-09, p. 3 (2022/013172.php)) Mi salutas ankaŭ la similan kuraĝon de tiuj bonaj samlandanoj ŝiaj, kiuj, kiel ŝi, protestas kontraŭ la teruraj krimoj, kiuj aktuale okazas en ilia frata lando. Samtempe mi laŭdas la redaktejon de MONATO pro la publikigo de tiu informriĉa kaj valora kontribuaĵo. Pli mi ne komentos, ĉar mi ne volas endanĝerigi ŝin, nek ŝiajn fidelajn konatojn.

Garbhan MACAOIDH
Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-09-01