PolitikoŜINZO ABEAmiko de TajvanoLa tuta mondo ŝokiĝis en julio, kiam la antaŭa japana ĉefministro Ŝinzo Abe estis murdita dum elekta kampanjo en la urbo Nara. Kvankam multaj landestroj en Azio esprimis sian kondolencon, la reagoj en Tajvano estis aparte rimarkindaj kaj sinceraj. En la plimulto de la landoj en la regiono, kiuj antaŭe spertis japanan koloniadon, ekzemple en Ĉinio kaj Koreio, la loĝantaro ankoraŭ rigardas Japanion kun iu grado de malfido kaj malamikeco. Kontraste, la sinteno de tajvananoj (kaj aparte de la junuloj) al Japanio estas grandparte varma kaj laŭda. En opiniosondo en aprilo ĉi-jare 60 % de la respondintoj nomis Japanion sia plej ŝatata fremda lando. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. ŚRADDHĀPA
Tajvano
|