MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

ĈILIO

Imposta reformo kaj minado en Ĉilio

En Ĉilio minado estas unu el la plej grandaj kaj strategiaj sektoroj en la tuta lando. La temo estas grava ne nur por grandaj korporacioj: kontraŭe, prezoj de mineraloj aŭ minadaj strikoj ofte aperas en la ĉiutagaj babiloj de normalaj homoj, kaj laŭ populara saĝeco „kupro estas la riĉo de Ĉilio”.

La ombro de Pinochet

Kompreneble, tia graveco kreis politikajn kaj ekonomiajn konfliktojn pri ĝia regado tra nia historio. La eksproprietigo de la granda minadindustrio estis unu el la plej grandaj celoj de la registaro de Salvador Allende, kiu estis forigita de la prezidanteco per la perforta ŝtatrenverso de 1973. Dum la diktaturo de Augusto Pinochet oni privatigis multajn minejojn. Ankoraŭ nun la familio Pinochet ludas gravan rolon: Julio Ponce Lerou, bofilo de la diktatoro, estas daŭre nomata „Reĝo de litio” kaj estas implikita en skandalo pri falsaj fakturoj de la minada koloso SQM kaj kontraŭleĝa financado de politikistoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Leonardo ARAYA
Ĉilio


Leonardo Araya estas studento pri sociologio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Leonardo Araya el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-09-01