MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

GERMANIO

Minoritatoj: nur supraĵe la situacio bonas

Witajśo k nam!”: jen frazo, kiun turistoj en la orient-germana Spree-arbaro fojfoje aŭdas kaj eĉ pli ofte legas. Tiu sorablingva teksto signifas: „Bonvenon ĉe ni!” Kaj jam oni plulernis eble nekonatan fakton pri Germanio: ne ĉio estas germanlingva; ankaŭ en la plej popolriĉa ŝtato de okcidenta Eŭropo ekzistas minoritatoj.

Se oni kiel ne-germano tion ne scias: tio kompreneblas! La problemo estas, ke multaj germanoj, eĉ la plimulto, mem ne scias pri naciaj minoritatoj en sia lando. Germanoj, kiuj vojaĝas al la turisme populara Spree-arbaro, vidante la dulingvajn vojmontrilojn eble simple pensas, ke temas pri pollingvaj informoj por turistoj el proksima Pollando. Simile estas en la populara Frisio ĉe la germana marbordo aŭ en la plej norda germana urbo Flensburg, kiu en la stacidomo bonvenigas siajn gastojn ankaŭ per sia dana nomo Flensborg.

Minoritatoj en Germanio

Oficiale agnoskataj minoritatoj en Germanio estas la slavaj soraboj en Saksio kaj Brandenburgo, la frisoj en Ŝlesvigo-Holstinio kaj Malsupra Saksio, la danoj en Ŝlesvigo-Holstinio, kaj la sintoj kaj romaoj kun tradicie germana civitaneco, kiuj vivas dise tra tuta Germanio.

Krome la jeniŝoj, soci-kultura kaj etna grupo vivanta precipe en sud-okcidenta Germanio, postulas de la ŝtato agnoskon kiel nacia minoritato. Kaj ankaŭ la situacio de la poloj en Germanio restas solvenda: la pollingva komunumo havas longan tradicion en Germanio, sed dum germanoj en Pollando estas agnoskataj kiel nacia minoritato, la samo ne okazas al la poloj en Germanio.

Germanio devas agi

La situacio rilate al naciaj minoritatoj en Germanio ĝenerale estas bona, sed tamen nepre plibonigenda – jen kiel oni povus resumi la komenton de Konsilio de Eŭropo, kiu ekzamenis la situaciojn de naciaj malplimultoj en la membroŝtatoj kaj publikigis siajn rezultojn en junio 2022.

La Konsilio kritikas Germanion grandskale. La unua granda kritiko estas, ke la „kadra konvencio por protekto de naciaj minoritatoj” ne estas realigata unuece en Germanio – nome ekzistas parte grandaj diferencoj inter la unuopaj federaciaj landoj. Krome la germanaj institucioj devas plifortigi la kontraŭbataladon de diskriminacio surbaze de aparteno al nacia minoritato. Ĝi interalie kritikas, ke en la koncernaj kontraŭdiskriminaciaj leĝoj mankas la kriterio „lingvo”, kio el jura vidpunkto estas baraĵo por efektiva protektado de minoritataj rajtoj.

La Konsilio ja laŭdas la financajn subvenciojn fare de la germana ŝtato, tamen ĝin alvokas al certigo de pli granda memstareco de la minoritatoj, se temas pri uzado de la subvenciaĵoj.

Rilate al amaskomunikiloj la Konsilio forte kritikas la mankon de apartaj publikaj radio- kaj televid-programoj en la frisa, dana kaj romaa lingvoj. Nur la soraboj estas „sufiĉe, tamen ne kontentige” reprezentataj en la publikaj amaskomunikiloj de la landoj Saksio kaj Brandenburgo. La Konsilio do alvokas Germanion krei la kondiĉojn por evoluigo de profesiaj frisaj, danaj kaj romaaj programoj en la publika radiofonio. Same nesolvita restas la problemo, ke anoj de ĉiuj minoritatoj (krom la soraboj) entute ne estas reprezentataj en la regionaj radiofoniaj institucioj.

Ĉu la vojindikiloj iritas?

Se temas pri publika videbleco de la minoritataj lingvoj, la Konsilio konstatas pliboniĝon de la situacio. Kritiko estas, ke vojindikiloj ĉe aŭtoŝoseoj ne estas dulingvaj. La iama registaro de Merkel opiniis, ke dulingvaj vojindikiloj „tro iritus” la stirantojn. La nova registaro de kanceliero Scholz promesis revizii tiun strangan vidpunkton. Restas ĝisatendi, kiam (kaj ĉu entute) tiu situacio ŝanĝiĝos.

La minoritatoj estas nekonataj

La minoritatoj mem kritikas, ke la ĝenerala publiko en Germanio fakte ne scias pri ilia ekzisto kaj iliaj lingvoj en Germanio. Solaj esceptoj restas la landoj Saksio, Brandenburgo kaj Ŝlesvigo-Holstinio, kie la lernantoj lernas en lernejoj pri la koncernaj minoritatoj. Fojfoje en tiuj landoj eblas lerni la koncernajn lingvojn eĉ ekster la oficiale dulingvaj regionoj. En la cetero de Germanio tamen regas absoluta nekonscio pri la ekzisto de naciaj minoritatoj. La Konsilio do alvokas Germanion certigi „la instruadon pri siaj naciaj minoritatoj kaj ilia kontribuo al la germana socio en la tuta federacia respubliko”.

La Konsilio krome postulas dialogon inter la germanaj aŭtoritatoj kaj reprezentantoj de la jeniŝoj, cele la agnoskon de tiu etna grupo kiel nacia minoritato.

psin
Martin PTASIŃSKI
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Martin Ptasiński el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-09-30