MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Spirita vivo

SLOVAKIO

Lasta pilgrimado de la kardinalo

Katolika Slovakio 1 estas profunde malĝoja. La 8an de aŭgusto 2022 forpasis Jozef Tomko, slovaka romkatolika kardinalo, ĉefepiskopo, religia verkisto, emerita prefekto 2 de la Kongregacio por la Evangelizado de Nacioj (1985-2001) kaj emerita prezidanto de la Papa Konsilio por Internaciaj Eŭkaristiaj Kongresoj (2001-2007). Laŭ multaj slovakoj li apartenis al la plej gravaj ekleziaj eminentuloj en la moderna slovaka historio. Li vivis kaj laboris en Vatikano 57 jarojn.

Juneco kaj lernejoj

Jozef Tomko naskiĝis la 11an de marto 1924 en la pitoreska slovaka vilaĝeto Udavské. Post mezlernejaj studoj en Slovakio li daŭrigis siajn studojn ĉe la Papa Kolegio de Sankta Johano Nepomuka kaj ĉe la prestiĝa Pontifika Laterana Universitato en Romo. Post la ordiniĝo en 1949 li ne povis reveni al Slovakio pro la komunisma reĝimo kaj pro tio li restis labori kiel sacerdoto en Romo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-09-14