La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova!
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de FEL
en la retpaĝoj de FEL

La elektronikaj libroj de FEL

Elektronika libro, ekranlibro aŭ mallonge e-libro estas libro, kiun eblas legi per elektronika aparato, principe per kiu ajn komputilo, sed ankaŭ per specialaj poŝlegiloj kreitaj por e-libroj.

La plimulto de la e-libroj de Flandra Esperanto-Ligo (FEL) estas liveritaj en tri diversaj formoj: ePub, Mobipocket kaj PDF (legeblaj per la plimulto de la poŝlegiloj kaj per ordinara komputilo). Se vi ĝis nun neniam mendis e-libron en Esperanto, bonvolu nepre unue elŝuti kelkajn testlibrojn. Vidu liston de senpagaj provlibroj iom poste en tiu ĉi artikolo.

En la plimulto de la legiloj libro en la ePub-formo donas la plej bonan rezulton. Se neniu el la tri formoj taŭgus por vi, vi povus krome elŝuti la senpagan programon Calibre, kiu kapablas transformi ePub-formajn librojn al la plimulto de la aliaj malpli uzataj libroformoj.

Haveblaj e-libroj

Haveblaj kiel e-libro estas la jenaj eldonaĵoj de FEL. Vi povas mendi ilin tie. La ekspedo okazos rete tuj post kiam via pago estas registrita.


Mia biblioteko en iBooks

Permesilo

Unu ekzemplero de e-libro de FEL rajtas esti legata en maksimume 5 aparatoj. La libroj estas videble kaj nevideble protektitaj kontraŭ pirata kopiado. La PDF-versioj de la libroj povas esti printataj por propra uzo.

Kelkaj senpagaj provlibroj

Jen listo de provlibroj, kiujn vi povas senpage ricevi, ĉu por testi, kiun libroformon vi preferas (ePub, Mobi aŭ PDF), ĉu por „iom trafoliumi” la librojn, kaj legi parton antaŭ ol mendi la plenan libron. Alklaku la subajn bildetojn por krei aŭtomatan mendilon - nenion ŝanĝu en la letero, kiu aperos sur via ekrano - nur sendu la leteron. Alklaku ePub por akiri libron en la dosierformo ePub, MOBI por akiri libron en la dosierformo Mobipocket aŭ PDF por ricevi libron en la dosierformo PDF.

  • ePub MOBI La asocio, Ziko van Dijk
  • ePub MOBI Aventuroj de Pinokjo, Carlo Goldoni
  • ePub MOBI pdf Aventuroj en mondo de ŝajnigado, Jean Codjo
  • ePub MOBI PDFLa bela petveturantino, Leopold Vermeiren
  • ePub MOBI La brulanta kastelo, Leopold Vermeiren
  • ePub MOBI Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj, Sen Rodin
  • ePub MOBI Cecilja, Felix Timmermans
  • ePub MOBI Ĉu rakonti novele?, Johán Valano
  • ePub MOBI PDFDialogo inter surduloj, Jean Codjo
  • ePub MOBI Dormanta hejmaro, Manashi Dasgupta
  • ePub MOBI La egipta dancistino, Leopold Vermeiren
  • ePub MOBI El verva vivo ĵurnalista, Stefan Maŭl
  • ePub MOBI Esperanto sen mitoj, Ziko van Dijk
  • ePub MOBI Flugi kun kakatuoj, Trevor Steele
  • ePub MOBI La grafo de Monte-Kristo, Alexandre Dumas
  • ePub MOBI Humuro laŭ la skota maniero, Andrzej Pettyn
  • ePub MOBI Informado praktike, Ziko van Dijk
  • ePub MOBI Kalejdoskopa rememoro, Alberto Fernandez
  • ePub MOBI Kromosomoj, Lorjak
  • ePub MOBI Kvazaŭ ĉio dependus de mi, Trevor Steele
  • ePub MOBI Lidia, Wendy Heller
  • ePub MOBI La migranta judo, August Vermeylen
  • ePub MOBI Morgaŭ denove ni vidu, Simon Carmiggelt
  • ePub MOBI Mortiga ekskurso, Ronald C. Gates
  • ePub MOBI Morto de artisto, Anna Löwenstein
  • ePub MOBI Murdo en Esperantujo, Daniel Moirand
  • ePub MOBI Neokazinta amo, Lena Karpunina
  • ePub MOBI Nomoj, Rosbach
  • ePub MOBI La origino de specioj, Charles Darwin
  • ePub MOBI La paŝo senelirejen, Jean Codjo
  • ePub MOBI Por ke la tagoj de la homaro, Lidja Zamenhof
  • ePub MOBI Spitaj kiel hidrargo, Christian Declerck
  • ePub MOBI La ŝtona urbo, Anna Löwenstein

Informoj pri diversaj poŝlegiloj

iPhone kaj iPad kun programo Stanza aŭ iBooks

La ePub-libroj de FEL estas perfekte montrataj en iPhone kun la programo Stanza aŭ iBooks.

Ectaco Jetbook

La ePub-libroj de FEL estas perfekte montrataj en la poŝlegilo Ectaco Jetbook.

Sony PRS-505

Prefere oni mendu la ePub-formojn. Tamen estas kelkaj problemetoj: en la enhavtabelo povas aperi strangaj literoj; espereble tio estos solvita en posta versio de la legilo.


Ni bonvenigas komentojn de uzantoj de aliaj sistemoj! Skribu al e-libroj@fel.esperanto.be.

Presebla versio

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2011-04-18

Nova!