FEL
FEL, kie la movado moviĝas!
Por skribi al ni
Serĉi en la retejo de FEL
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook

La adresaro de Flandra Esperanto-Ligo (FEL)

La adresaro de Flandra Esperanto-Ligo (FEL) enhavas ĉiujn adresojn ne nur de la membroj de FEL, sed ankaŭ de ĉiuj personoj, kiuj estas klientoj de FEL aŭ al kiuj estas sendataj revuoj eldonataj (ekzemple MONATO) aŭ presataj de FEL (ekzemple Internacia Pedagogia Revuo). Ĉiu havas la rajton rigardi siajn donitaĵojn en la FEL-komputilo, kaj se necese korekti ilin. Por povi fari tion, vi bezonas vian FEL-kodon kaj vian pasvorton.

  • La FEL-kodo konsistas el 4 literoj, streketo kaj 1 kontrollitero (ekzemple aaaa-l, pape-f). Vi trovos vian FEL-kodon en la jenaj lokoj:
    1. - sur ĉiuj fakturoj, kiujn vi ricevis de FEL
    2. - sur la adresetikedo de la revuoj, kiujn FEL sendis al vi
    3. - sur la leteroj, kiujn vi ricevis de FEL
  • Por eviti, ke aliaj personoj povu ŝanĝi viajn donitaĵojn, vi krome bezonas pasvorton. Se vi ankoraŭ ne havas pasvorton, aŭ se vi forgesis ĝin, vi povas peti ĝin. En tiu okazo plenigu vian FEL-kodon kaj vian retadreson ĉi-sube. Via pasvorto estos sendita al tiu adreso tuj.

Pluiru nun por adaptado kaj kontrolado de viaj donitaĵoj en la FEL-komputilo

Notoj: Se vi ŝanĝas ion en la adresaro, tiuj ŝanĝoj influas ĉiujn servojn de FEL: la fakturadon, la ekspedadon de ĉiuj revuoj, administrataj de FEL (MONATO, Horizon-taal, Vertikale ...), la ekspedadon de libroj kaj aliaj varoj senditaj al vi.

Se vi ŝanĝas vian ĉefan retadreson en la adresaro, FEL kontaktos vin ĉiam per tiu adreso. Ankaŭ la ciferecaj revuoj, administrataj de FEL, estos aŭtomate sendataj al via nova adreso.

La asocio sen profitdona celo Flandra Esperanto-Ligo (FEL), Lange Beeldekensstraat 169, B-2060 Antwerpen, opinias, ke via privateco estas tre grava kaj delikate traktos la donitaĵojn, kiujn vi havigis. Ni uzas viajn donitaĵojn nur por nia administrado, por informi vin pri nia agado, por povi sendi al vi niajn revuojn kaj varojn el nia Retbutiko, kaj eventuale por peti vian helpon por nia agado. Viaj donitaĵoj neniam estos transdonitaj al aliaj. Konforme al la Ĝenerala Preskribo pri Protekto de donitaĵoj (nederlandlingve: Algemene Verordening Gegevensbescherming) vi ĉiam havas la rajton senpage enrigardi la donitaĵojn, kiujn ni posedas pri vi, korekti ilin aŭ entute forigi ilin per simpla peto al nia adresadministrado: admin@fel.esperanto.be. Se iam ekestus problemojn ĉi-rilate, vi havas la rajton plendi ĉe aŭtoritato pri protektado de donitaĵoj.


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-01-17