|
|
Monato-konvencioj
Ofte ekzistas en Esperanto pluraj manieroj por esprimi sin (la
franca/Franca lingvo, Francujo/Francio, komputilo/komputoro, ktp/k.t.p.). Por
protekti la unuecan karakteron de la revuo, MONATO
listigis konvenciojn pri multaj tiaj okazoj. La sekvaj konvencioj estas aplikataj plej strikte ĉe raportoj, malpli
strikte ĉe Leteroj, eĉ malpli strikte ĉe Noveloj, kaj preskaŭ tute ne
ĉe Poemoj."
Ŝtatonomoj
Organizaĵoj kaj sigloj
Personaj nomoj
Majuskloj
Nombroj
Datoj
Interpunkcio
Kursivigo kaj dikigo
Prononcindikoj
Leksikaj konvencioj
Sintaksaj konvencioj
Oftaj eraroj
Novaj kaj aktualaj terminoj
... kaj aliaj konsideroj
Teknikaj konvencioj por kunlaborantoj de MONATO
MONATO sekvas la rekomendojn el 2009 de la Akademio de
Esperanto. Se la Akademio citas formojn en -io kaj en -ujo, MONATO uzas la -io-formojn..
Notu ankaŭ:
Esperantujo (kaj ne „Esperantio”)
Honkongo (kaj ne „Hongkongo”)
Eŭskio (kaj ne „Vaskio”)
Sovetio (aŭ Sovet-Unio)
| AL | Araba Ligo |
| AU | Afrika Unio |
| ABE | Afrika Banko por Evoluo |
| ASAN | Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj |
| BR | Brita Regnaro (Commonwealth) |
| EEA | Eŭropa Ekonomia Areo |
| ELKA | Eŭropa Liber-Komerca Asocio |
| EU | Eŭropa Unio |
| ĜKDK | Ĝenerala Konvencio pri Dogano kaj Komerco |
| IAE | Internacia Asocio por Evoluigo |
| IAEA | Internacia Atom-Energia Agentejo |
| IBRE | Internacia Banko por Rekonstruo kaj Evoluigo |
| ICAO | Internacia Civil-Avia Organizaĵo |
| IFK | Internacia Financa Korporacio |
| ILO | Internacia Labor-Organizaĵo |
| IMF | Internacia Mona Fonduso |
| IOMK | Interregistara Organizaĵo por Marafera Konsultado |
| IRA | Irlanda Respublikisma Armeo |
| ITU | Internacia Telekomunika Unio |
| KE | Konsilio de Eŭropo |
| KKG | Kunlabora Konsilio de la Golfo |
| KSŜ | Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj |
| KUNKE | Konferenco de UN pri Komerco kaj Evoluigo |
| MOK | Monda Organizaĵo pri Komerco |
| MOM | Monda Organizaĵo pri Meteologio |
| MOS | Monda Organizaĵo pri Sano |
| MOT | Monda Organizaĵo pri Turismo |
| NALKA | Nord-Amerika Liber-Komerca Asocio |
| NATO | Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo |
| OAPEL | Organizaĵo de Arabaj Petrol-Eksportaj Landoj |
| OAŜ | Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj |
| OAU | Organizaĵo por Afrika Unueco |
| OEKE | Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo |
| OIK | Organizaĵo de la Islama Konferenco |
| ONA | Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo |
| OPEL | Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj |
| OSKE | Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo |
| OUNID | Organizaĵo de UN pri Industria Disvolvado |
| Sekureca Konsilio (de UN) |
| SAEK | Sud-Afrika Evolu-Komunumo |
| SKM | Suda Komuna Merkato |
| UN | Unuiĝintaj Nacioj |
| Unesko | Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo |
| UPU | Universala Poŝta Unio |
Jen estas listeto de personaj nomoj (eventuale kun la prononco) pri kiuj ofte estas dubo:
- José María Aznar [ĥosé maria asnár]
- Tony Blair [teŭni blea]
- Gordon Brown [godan braŭn]
- Jean-Pierre Chevènement [ĵapjér ŝevenemán]
- Jacques Chirac [ĵak ŝirák]
- Charles de Gaulle [ŝarl de gol]
- Pim Fortuyn [fortéjn]
- Indira Gandhi
- Mahatma Gandhi
- Jörg Haider [jerg hajda]
- Sadam Husajn [sadám husájn]
- Ĥatami [ĥatamí]
- Lionel Jospin [lionél ĵospén]
- Slobodan Milošević [milóŝeviĉ]
- Muhamado*
- Jawaharlal Nehru
- Gerhard Schröder [ŝreder]
- Javier [ĥabjér] Solana
- Rabindranath Tagor
- Margaret Thatcher [mágaret faĉe]
- Josip Broz Tito
- Lech Wałęsa [leĥ vaŭensa]
- Maŭ Zedong
* MONATO decidis pri la uzo de la formo Muhamado, kiun rekomendas la plimulto de la spertuloj pri la araba lingvo. Tamen se aŭtoro preferas uzi la klasikan zamenhofan formon Mahometo, tiu ne estos korektita.
MONATO uzas majusklojn por propraj nomoj, ne por adjektivoj aŭ adverboj
derivitaj de ili. Tio validas ankaŭ por la vortoj „esperanta”
kaj „esperante” derivitaj de Esperanto.
Per komencaj majuskloj oni skribas nur verajn nomojn de
personoj, asocioj, kompanioj,
landoj ktp. Aŭtoroj tre ofte forgesas aŭ neglektas tion, do la
redaktoro devas korekti, ĉar revuo aspektu unueca. Ni ne povas
toleri, ke en unu artikolo „la Franca ministro nomis la Teron rubujo” kaj en
alia „la brita ministro opinias ke la tero...”. La regulo tamen estas simpla.
MONATO uzas majusklojn nur por
propraj nomoj: Marso, Mitterrand,
Kanado. Sed: la dua mondmilito, la
hispana ministro, la tero, la francoj. Se propra
nomo konsistas el pli ol unu vorto, oni
skribas nur la substantivojn kaj adjektivojn majuskle, sen citiloj: Nigra Maro, Arkta Oceano, Monto Blanka, Bonespera Kabo,
Beringa Markolo, Unuiĝo Franca por Esperanto.
- Kvantoj
- Nombrojn de nulo ĝis dek oni skribas per literoj, se ne temas pri decimaloj. Oni skribas per ciferoj la pli altajn kvantojn: ses-cilindra motoro, dek eŭroj sed inter la 11 unuaj, oni vendis 16 450 ekzemplerojn
- Pro kohereco oni skribas ĉiujn kvantojn de la sama serio per ciferoj, se almenaŭ unu estas pli granda ol dek: 5 libroj, 9 kajeroj kaj 15 skribiloj
- Por eviti nulojn, oni skribas la vortojn „miliono” aŭ „miliardo”, krom se temas pri nerondaj kvantoj: unu miliono, du miliardoj, 35 milionoj, 1 450 340 675
- Kiam kvanto ne estas entjera oni skribas ĝin per ciferoj: 7,89 miliardoj, 3,141 592 654 5
- Nombrojn oni skribas per triopaj grupoj disigitaj per fiksa spaco, krom kiam ili enhavas kvar aŭ malpli da ciferoj: 8215 metroj, 34 514 eŭroj, 5 453 232 loĝantoj
- Oni uzas komon por disigi la entjeran parton de la decimala.
- Procentojn oni indikas per ciferoj sekvitaj de fiksa spaco kaj la simbolo %: 1 % de la loĝantaro, voĉdonis 73,4 % de la membroj
- Onojn kaj opojn oni skribas per literoj: pli ol la duono de la ĉeestantoj, du trionoj de la homaro, la kvaropo el Kembriĝo
- Proksimumajn kvantojn oni skribas per literoj, se substantivaj: partoprenis dudeko da homoj
- Ordo
- Ordon ĝis dek oni povas skribi per literoj aŭ per ciferoj: unua loko, 3a kongreso
- Postan klasadon oni skribas per ciferoj: 56a eldono
- La gramatika finaĵo (a, aj, an, ajn) sekvas senpere la numeron: 1a de majo, sed oni uzas streketon en la aliaj kazoj: 50-jarulo
- Numeroj distingantaj elementojn: Por la numera distingo de elementoj oni ĉiam uzas ciferojn: Zamenhof-strato n-ro 3, artikolo 7, Eliro 2:1, Ludoviko la 14a
- Latinaj ciferoj: MONATO ne uzas latinajn ciferojn.
Por datoj en referencoj kaj inter krampoj, MONATO uzas la ISO-normon: 2001-12-25, 2000-05. Por datoj en kuranta teksto estas uzata „la 25an de decembro 2001” kaj simile.
Ĉe numeraloj sekvata de sola finaĵo, oni ne uzas streketojn (do ne 2-a sed 2a) sed ja se
sekvas afikso aŭ alia radiko (ekzemple 30-ono, 50-jarulo).
Oni uzas spacon antaŭ m, km, kg, % ktp (do 8 m).
Uzado de la komo
1.
Antaŭ la konjunkcioj „kaj” kaj „aŭ” oni kutime ne uzu komon.
- En pluraj landoj ĵurnaloj, televido kaj radio kritikas la misfarojn.
- Li redonis la leteron kaj pardonpetis.
- Vi devas pagi la kalkulon aŭ peti konsilon de advokato.
- Ĉar li estas komercisto kaj ĉar li dominas amaskomunikilojn,
en li unuiĝas preskaŭ ĉiuj gravaj povoj de la lando.
1.1.
Oni ne uzu komon antaŭ „ktp”.
1.2.
Se „kaj” aŭ „aŭ” kunligas tutajn ĉeffrazojn, oni uzu komon.
- Ŝi rigardis lin severe, kaj li silentiĝis.
2.
Antaŭ aliaj konjunkcioj („sed”, „nek”, „tio estas” ktp) oni uzu komon.
- Pluvis, sed li tamen veturis per biciklo.
3.
Ĉirkaŭ subfrazo oni uzu komojn. Subfrazo normale komenciĝas per
subjunkcio (KI-vortoj, „ĉar”, „ĉu”, „ke”, „kvankam”, „ol”, „se”
ktp) aŭ plurvorta frazenkondukilo („nur ĉar”, „antaŭ ol”,
„por ke”, „sed ke” ktp).
- Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto.
- Ĉu ekzistas kampo de moderna vivo, en kiu ne rolas elektroniko?
- Kvankam li nin komprenis, li ne respondis.
- Mi faros tion, nur ĉar vi mem petis min.
4.
Ĉirkaŭ apudmeto, parentezo kaj aldona klarigo oni uzu komojn.
- Danubo, la plej longa rivero en Eŭropo, enfluas en la Nigran Maron.
- Nu, ekzemple, mi skribos al vi jenon.
- Eĉ helporganizaĵoj, precipe neregistaraj, retiras siajn komisiitojn.
- Sinjoro Arnold, la direktoro de la biblioteko, vizitis nin hieraŭ.
4.1.
Se titolo (aŭ simila esprimo) staras antaŭ propra nomo,
ĝi ne estas apudmeto, do oni ne uzu komojn.
- La direktoro de la biblioteko Arnold vizitis la provincon Zelando.
5.
Ĉirkaŭ komplemento, en kiu la ĉefvorto estas adverba participo, oni
uzu komojn.
- Promenante sur la strato, mi falis.
Interpunkcio ĉe citiloj
Parolprezento antaŭ la citaĵo
- kun dupunkto:
Poirot murmuris: „Ĝi ne estas tiel simpla, mia amiko.”
Parolprezento post la citaĵo
- sen komo, se la citaĵo finiĝas per interpunkcio:
„Kial vi demandas?” diris Bertie.
„Jes, faru!” diris Mavis.
„Sed kun dudek jaroj, ĉu vi ne ...” komencis Ella.
- ne citu simplan punkton ĉe la fino de la citaĵo, sed uzu anstataŭe
komon post la citaĵo:
„Vi pravas”, konsentis Mellowkent.
Parolprezento meze de la citaĵo
- Se la parolprezento aperas post ĉeffrazo uzu punkton post la
parolprezento:
„Tio estas terura”, diris Jane. „Oni tuj informu vian patrinon.”
„Kiom ridinde!” diris s-ino Sangrail. „Ĉu neniu el iliaj amikoj
povis pacigi la kverelon?”
- Se la parolprezento aperas meze de citita frazo, kie tiu frazo mem ne
havus interpunkcion, metu komojn ekster la citiloj:
„Eble”, diris la amiko, „ĝi estas alia turdo.”
- Se la parolprezento aperas post komo aŭ tripunkto, lasu tiun
interpunkcion en la unua parto de la citaĵo kaj metu komon post la
parolprezento:
„Iam estis eta knabino nomita Bertino,” komencis la fraŭlo, „kiu
estis ekterordinare bonkonduta.”
„La respondo estas ...” anoncis la voĉo, „kvardek du!”
- Se la parolprezento aperas post punktokomo aŭ dupunkto, lasu tiun
interpunkcion en la unua parto de la citaĵo kaj metu punktokomon post
la parolprezento:
„Ne ĝenu min per via infaneco babilado;” li komentis al Bertie van
Tahn; „mi verkas senmortajn versojn.”
„Mi vendas ĉiajn fruktojn:” li diris; „bananojn, pirojn ...”.
Notoj
- Verŝajne en la esperanta literaturo estas pli kutime indiki cititan
parolon per haltostrekoj ol per citiloj, tamen MONATO aplikas citilojn
kaj ne haltostrekojn.
- Ĉi tiuj reguloj estas faritaj por obei la bazan principon, ke ĉio
ene de la citiloj aperus same, se la teksto ne estus tiel citita.
Aldonitaj komoj, kiuj ne estas parto de la citita teksto, estas do
metitaj ĉiam ekster la citiloj.
- Parolprezento estas frazo, kiun kompletigas la citita teksto. Notu,
ke kelkaj aŭtoroj interrompas citaĵojn per kompletaj rakontaj frazoj,
kiuj ne estas parolprezento; tiaj frazoj ofte priskribas geston de la
parolanto aŭ simile:
„Ĉu nun?” Li rigardis al la horloĝo. „Tio ne eblas.”
- Unuopaj vortoj ne nepre traktiĝas kiel citita parolo:
Li diris „pardonon”.
La sistemo estas „genia”.
„Sunsubiro” estas bela vorto.
- Se nova alineo komenciĝas meze de citita parolo, oni ripetas la
komencan citilon ĉe la komenco de ĉiu nova alineo kaj metas finan
citilon nur ĉe la fino de la lasta alineo.
MONATO uzas kursivon en la jenaj okazoj:
- vortoj en fremdaj lingvoj (traduko interkrampe, romie)
- nomoj de firmaoj (eĉ kiam esperantigitaj)
- titoloj de libroj, artikoloj ktp
(se fremdlingva, do traduko en rondaj krampoj,
romie, la unua vorto majuskligita)
- vortoj kiujn la aŭtoro volas reliefigi
Dikajn literojn MONATO kutime ne uzas en la korpo de la tekstoj mem.
En prononcindikoj MONATO uzas la literojn de la Esperanto-alfabeto.
Se la akcento ne troviĝas sur la antaŭlasta silabo, ĝi estas montrata
per dekstra korno super la akcentata vokalo. La prononcindikoj ne
uzas majusklojn. Ili troviĝas inter rektaj krampoj.
Uzu "Kaunas estas la due plej granda urbo de Litovio" kaj
ne "... dua plej granda ...".
Uzu „aboli” kaj ne „abolicii”.
Uzu „aidoso” kaj ne „aideso”, „disao” aŭ „iposo”.
Uzu „a.K.” kaj „p.K.” (sen r).
Uzu „antaŭ nelonge" (duvorte).
Uzu „buĝeto” kaj ne „budĝeto”.
Uzu „danke al” aŭ „danke + akuzativo” kaj ne „dank' al” (plej ofte tamen la simpla pro pli taŭgas).
Uzu „disketo” kaj ne „diskedo”.
Uzu „fare de” kaj ne „far”.
Uzu „firmao” kaj ne „firmo”.
Uzu „ĝihado”, sed ne „jihado” aŭ „ĵihado”.
Uzu „jarcento” ke ne „jc”.
Uzu „k.s.” kaj ne „k. s.” aŭ „ks”.
Uzu „komputilo” kaj ne komputoro, komputero, kompjutro, kompjutero,
ordinatoro, komputatoro ktp.
Uzu „ktp” (sen punkto) kaj ne „k.t.p.”
Uzu „loĝanto” kaj ne „enloĝanto”.
Uzu „matĉo” kaj ne „maĉo”.
Uzu „miliardo” por la nombro 1 000 000 000.
Uzu „ministrejo pri ekonomio” kaj ne „ministerio por ekonomio”.
Uzu „organizaĵo” kaj ne „organizo”.
Uzu „speguli” kaj ne „respeguli”.
Uzu „t.e.” kaj ne „t. e.”
- Kazo/okazo: „Kazo” havas plejparte gramatikan, juran, medicinan, matematikan, logikan, komputadan kaj aliajn formalajn signifojn. Oni evitu la uzon de „kazo” kun la signifo de „okazo”.
- Komunumo/komunaĵo: „Komunaĵo” estas „io komuna al pluraj personoj” (tiel difinite en PIV sed kun maltaŭga ekzemplo), do plej ofte io komune posedata, ekz. la familia loĝejo estas komunaĵo de geedzoj - kaj la komune loĝata insulo estas komunaĵo de kaj grekaj kaj
turkaj kipranoj.
„Komunumo” estas esence io, kion komune konsistigas la homoj: la membroj de
komunumo ne komune posedas ĝin sed estas mem parto de ĝi - sen ĝiaj
membroj komunumo simple ne ekzistas. Grandaparte eblas facile ekvivalentigi
„komunumo”n kun la respondaj vortoj en eŭropaj lingvoj
communauté/community/Gemeinschaft/comunità/gemeenschap ktp.
- Kontrakto/traktato: „Kontrakto” estas jure valida interkonsento, laŭ kiu ĉiu partio ricevas difinitajn rajtojn kaj
devojn. „Traktato” estas skriba interkonsento inter du ŝtatoj aŭ aro da ŝtatoj. Teorie ankaŭ ŝtatoj povas kontrakti inter
si, sed se temas pri normalaj komercaj kontraktoj temas kutime pri iuj pli subaj organoj.
- Eŭropa Konsilio/Konsilio de Eŭropo: Oni ne miksu tiujn du tute malsamajn instancojn. „Eŭropa Konsilio” (Europese Raad, Conseil européen, European Council, Europäischer Rat, Consejo Europeo, Consiglio europeo...) konsistas el la ŝtat- kaj registar-estroj de Eŭropa Unio. En la „Konsilio de Eŭropo” (Raad van Europa, Conseil de l'Europe, Council of Europe, Europarat, Consiglio d'Europa, Συμβούλιο της Ευρώπης ...) membras 46 ŝtatoj, inkluzive de Rusio kaj la kaŭkazaj respublikoj.
- Momente: La signifo de „momente” estas „dum momento”. Ne miksu ĝin
kun „ĉi-momente”, „nun”, „hodiaŭ”, „nuntempe” ktp.
- Nacia: „Nacia” signifas „apartenanta al difinita nacio”. Ĝi ne estas
sinonimo de „ŝtata” aŭ „tutlanda”. La vorto „internacia” tamen ricevis
ankaŭ duan signifon „interŝtata”.
- Recikligi: Atentu, ke „recikl-” estas netransitiva. Oni do recikligas
rubon, paperon ktp.
- Startigi: Atentu, ke „start-” estas netransitiva.
Do oni startigas komputilon.
- Eduki: „Eduki” ne signifas „instrui”. Instruistoj instruas, sed gepatroj
edukas.
- Alkaido: islama organizaĵo
- bova spongeca encefalopatio: bovofrenezo
- la eŭro-regiono, la eŭro-ŝtatoj: la ŝtatoj en kiuj la eŭro estas la oficiala valuto
- netipa pneŭmonio: la scienca vorto por tiu malsano kiu trafis ĉefe Ĉinion komence de la jaro 2003 estas „netipa pneŭmonio”. Multaj tamen sentas la bezonon por iu pli kompakta termino, kiel la angla SARS. Montriĝas ke en Esperanto ĉi-momente estas uzataj ĉi-cele tri terminoj, nome „sarso”, „saroso” kaj „sasoso”. La redaktoroj de MONATO ne venis al iu rekomendo. Pro tio la ĉefredaktoro „tranĉis la nodon” kaj decidis provizore uzi „sarso” apud la pli longa nomo „netipa pneŭmonio”. Vidu ankaŭ la artikolon en Reta Vortaro.
- talibo: ano de islama politika movado en Afganio, kiu originis en Kandahar en 1994 kaj ĝis 2001 regis 90 % de la lando.
Alternativo
La vorto „alternativo” laŭ PIV estas „necesa elekto inter du eblaj kaj
ofte kontraŭaj decidoj aŭ proponoj”. El la nuna lingvouzado montriĝas,
ke „alternativo” krome povas esti „alia elektebla afero” (ekz.:
Ne montriĝas alternativo al Jelcin en Ruslando) kaj „unu
el pluraj elekteblaj aferoj” (ekz.: La komputilo demandas la tajpanton
de la tradukata teksto, kiun alternativon ĝi uzu).
La adjektiva formo „alternativa” ricevis krome la signifon „ne
damaĝante la homon nek la naturon”.
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo:
2010-04-16
|
|