Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Manuskriptoj por Monato

Manuskriptoj por MONATO estu senditaj rekte al ties redaktoroj per retpoŝto. Nur de personoj, kiuj vere ne povas sendi retmesaĝon, ekzemple en evolulandoj, MONATO povas akcepti escepte ankaŭ paperan manuskripton. Vi povas trovi la adresojn de la redaktoroj en kiu ajn numero de MONATO, kutime en paĝo 5, kaj en la adresaro.

Sendu la tekston en ordinara retmesaĝo, do ne kiel DOC-, PDF-, ODT-, SXW- aŭ alian aldonaĵon.

Aŭtoroj bonvolu nepre uzi la ikso-surogaton (cxiujxauxde). Ne uzu la butonojn de via poŝtoprogramo por indiki kursivigojn kaj dikigojn, sed la jenajn simplajn kodojn: <d>tiel aperu dikaj vortoj</d>, <k>kaj tiel oni indiku kursivan parton</k>. Alineoj ne estu pli longaj ol 150-vortaj. Oni indiku ilin per <p> por marki la komencon, kaj </p> por marki la finon de alineo. Pliajn detalojn vi trovas en la teknika konvenciaro de MONATO, kie eblas trovi ankaŭ ĉion necesan por pli komplikaj tekstoj (ekzemple tabeloj, neaskiaj literoj ktp.).

Fotoj estu aldonitaj al la retmesaĝo en .JPG-formo aŭ .TIFF-formo. Ilia denseco estu 300 punktoj/colo. Kiu ne povas liveri fotojn en .JPG-formo aŭ .TIFF-formo, povas sendi paperajn bildojn al la eldonejo (Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio), por ke ili estu tie bitigitaj. Notindas aparte, ke fotoj en .DOC-formo (MS Word) ne estas uzeblaj.

Aŭtoroj bv. atenti ankaŭ la jenajn punktojn:

  1. MONATO akceptas nur artikolojn originale verkitajn por ĝi; do ne tradukojn, nek artikolojn, kiuj estas sendataj al pluraj revuoj samtempe, aŭ kiuj jam aperis aliloke. La aldonitaj fotoj devas esti faritaj de la aŭtoro mem, aŭ almenaŭ li posedu la permeson publikigi ilin en MONATO.
  2. Bv. liveri kontribuojn nur pri fako, kiun vi profunde konas, aŭ pri lando aŭ regiono, kiun vi perfekte konas, praktike do nur pri via propra fako aŭ pri via propra lando aŭ regiono.
  3. Bv. atenti, ke MONATO publikigas tekstojn en sed ne pri Esperanto. Do ne sendu primovadajn artikolojn.
  4. La redakcio de MONATO ricevas kutime tro da manuskriptoj. Bonvolu do kompreni, ke koncizaj artikoloj havas pli da ŝanco aperi, ol longaj.
  5. MONATO pagas modestan honorarion al kunlaborantoj, kiuj estas abonantoj kaj kiuj aplikas la ĉi-supre priskribitajn konvenciojn. Tiucele ili subskribu kunlaborkontrakton, kiu estas akirebla en la eldonejo.

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2008-10-31

Nova!