La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova!
Por skribi al ni
Serĉi en la retejo de FEL

Lingvaj defioj

Lingvaj defioj

estas serio de 10 bitlibroj de entute pli ol 1000 paĝoj en dosierspeco PDF (formato A5), ePub aŭ Kindle. La bitlibroj estas verkitaj de Petro Desmet', redaktoro kaj kompilinto de la vortaro Esperanto-Nederlanda-Esperanto, PIV-ido (la ampleksa vortaro Esperanto-Nederlanda) kaj la granda bildvortaro de FEL.

Pro lia multjara ĉiutaga uzo de Esperanto kiel hejma lingvo kaj pro lia senlaca laboro super la diversaj vortaroj, Petro konfrontiĝis kun multaj malfacilaĵoj, dilemoj kaj enigmoj lingvaj; kies aventurojn kaj solvojn li verve priskribas en siaj bitlibroj.

Listo de bitlibroj kun mallonga tipigo

  1. Proverboj sub lupeo - Verdaj esprimoj en Breŭgelsaŭco
  2. Esperanto kaj kulturo - Esperantokulturo esprime kaj proverbe
  3. Vortarludoj - Etimologio de verda pudingo
  4. Vortoj, vortaroj, vortaristoj - Kulturkoloraj renkontiĝoj
  5. Fundamento por Popolo - Fundamento sur tuŝoŝtono
  6. Bildo kaj vorto, ĉiela forto - Bilde tra la lingvo
  7. Mikspoto - Esprimokaptado senĉese suka
  8. Aglokula panoramo - Sub susurado de verdaj folioj
  9. Fositaj Sulketoj - Popolo esprimas, Dio esprimas
  10. Tentakloj kaj Ligiloj - Kun plena indekso de la dekopo

Spektu la filmeton de Petro Desmet' pri tiuj ĉi eldonoj.

Listo de bitlibroj kun mallonga enhavo

1. Proverboj sub lupeo - 81 paĝoj

Klarigo de pli ol kvindek proverboj kaj esprimoj el la Proverbaro de Zamenhof. Kunigo de artikoletoj el diversaj revuoj kaj retblogoj. Kun resumo de prelego de Richard Haupenthal, pri la Proverbaro, antaŭ longe aperinta en Heroldo.
Mendu la libron en la Retbutiko de FEL
2. Esperanto kaj kulturo - 103 paĝoj

Neteoria sed pure praktika esearo surbaze de literaturaĵo de Marjorie Boulton, kiu nekontesteble pruvas ke Esperanto havas kulturon, ke ĝi estas kulturo. Ankaŭ panoramo sistema pri la evoluo de la lingvo. En ĉapitro Sociolingvistiko estas priskribita kiel dum universitata kurso la profesoro Cas Deprez korektis sian liston de karakterizoj en kiuj artlingvo, kaj certe Esperanto, diferencas de etnaj lingvoj. La aŭtoro pritaksas sian kampon kiel simpla kamparano akrokule priskribas la sian.
Mendu la libron en la Retbutiko de FEL
3. Vortarludoj- 95 paĝoj

Dudeko da eseoj pri la korp’ ĉe korpa batalado de vortaristo kun la vortoj. Detektiva spurado por kapti la vere unike ĝustan vorton, aŭ por vere ĝuste kompreni mallongan, foje enigman, esprimon. Malkaŝo de disharmonioj en ŝajne kiom eble plej harmonia kunaro: kiel fagopiro estas plej ofte kvindiversfrukta (treege simila vorto F rance, A ngle, G ermane ( o ) P ole, ( i ) Ruse ne nepre estas unusignifa!).
Mendu la libron en la Retbutiko de FEL


4. Vortoj, vortaroj, vortaristoj - 122 paĝoj

Se la antaŭaj bitlibroj de Petro precipe pritraktis esprimojn kaj proverbojn, en ĉi tiu libro temas pli pri vortaroj en ilia tuto kaj pri problemoj kun unuopaj vortoj. Ankaŭ priskribiĝas la ofte tre peniga serĉado de la ĝusta etnolingva vorto, kaj la detektiveca maniero, kvazaŭ per robotfoto, por trovi (rekonstrui?) ĝin, eĉ se ĝi ne apartenas al via aktiva scio. Tuŝita estas la konstato ke ofte “tute facile klaraj”, ĉar preskaŭ samvortaj, kvinlingvaj UV-serioj en vero montras nur falsamikaron! Ne kaŝita estas la fakto ke la dentoj de la tempo ankaŭ ronĝas kaj infektas nian vorttrezoron. La tekstoj instigu vin al detektivado en via propra denaska lingvo.
Mendu la libron en la Retbutiko de FEL
5. Fundamento por Popolo - 139 paĝoj

En popoleca, tamen serioza, maniero la aŭtoro en dudeko da ĉapitroj trafoliumas la kompletan fundamenton seslingvan. Inspirita de D-ro Albault li klopodas malkovri la ruzaĵojn de Zamenhof. Li, kiel Albault, konstatis ke Zamenhof treege ofte, treege ruze parolas, aŭ skribas inter la linioj. Tamen li ne sekvas la ideon (kiun Albault supozis pri la unua libro) ke iuj intencaj eraroj enŝoviĝis. Jam en la unua frazo de la Antaŭparolo la aŭtoro vidas profundan ruzecon, kaj verŝajne tute prave! Sekvu lian proponon pri esplorado (faru kion li sugestas aŭ eĉ petegas) kaj ankaŭ vi pripensos.
Mendu la libron en la Retbutiko de FEL
6. Bildo kaj vorto, ĉiela forto - 116 paĝoj

La verko skizas la genezon de la Bildvortaro. Ĝi estas klara gvidilo al efika uzo de la bildvortaro kiel nocivortaron. Ĝi komparas la nunan eldonon kun la antaŭa versio de Eichholz, kun klara indiko de nerivaleco sed komplementeco en ambaŭ direktoj. Ĝi pritraktas kelkajn enigmajn bildojn kaj atentigas ke niaj bildvortaroj ne estas amuzaj bildstrioj por semajnfina familia tempopasado. Por posedantoj kaj uzantoj de niaj bildvortaroj la libro estas aldona necesa juveleto. Fine de la libro troviĝas ora ŝlosileto, kiu larĝe malfermas la novan bildvortaron.
Mendu la libron en la Retbutiko de FEL
7. Mikspoto - 114 paĝoj

Eĉ la poetika pezo de nia lingvo kaj la maniero ŝerce pruvi sian ekvilibron pritraktiĝas en tiu ĉi libro. Simpla buterpantranĉaĵo gvidas nin tra diversaj kulturoj kaj montras al ni ke la lingvo ne jam estas matematiko… sen decido pri bedaŭro aŭ ĝojo. En multaj lokoj la leganto ricevas plian materialon por plua pensado. Kaj mikspoto ja estas plado…
Mendu la libron en la Retbutiko de FEL
8. Aglokula panoramo - 93 paĝoj

Vortluda enigma esprimo, rilate katpiedojn, estas la temo de la unua ĉapitro. Denove enŝoviĝis recepto de flandra frandaĵo sed la temoj restas tutmondaj. Se la muroj havas orelojn ili verŝajne amuze aŭskultos kaj pinte rektiĝos dum enĉambra ekskurso ĉe multfacetmontra recitado de Heine-poemo.
Mendu la libron en la Retbutiko de FEL
9. Fositaj Sulketoj - 96 paĝoj

Théophile Cart (1855-1931) lanĉis, ĉirkaŭ 1907, la plej konatan instigan esprimon “Ni fosu nian sulkon!”. Intertempe, feliĉe, multe da sulketoj jam estas fositaj kaj tiu ĉi libro pritraktas kelkajn sed ankaŭ ne hezitas priparoli foje neperfektecojn. La sulkoj etendiĝas de Ĉinujo al Eŭropo kaj Tutmondo. Frandu kaj fine… la fromaĝo estos surtable!
Mendu la libron en la Retbutiko de FEL
10. Tentakloj kaj Ligiloj - 88 paĝoj

Fakte tiu ĉi libro estas la fino de deklibra serio pri proverboj, esprimoj, komparoj kaj multe pli. Ĝi nodas kelkajn pendantajn laĉojn. Sed precipe la libro liveras la alfabetan registron de la frazeoloj (se frazeologio ekzistas, ĉu ne ankaŭ frazeolo?) prezentitaj en la tuta serio. Nura registro ĝi nepre ne estas, ĉar duono estas proverbesploro.
Mendu la libron en la Retbutiko de FEL
Presebla versio

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-02-09