MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

SOCIO

Virinoj: kontraŭ militoj kaj torturoj

Dum longa tempo afrikaj virinoj estis viktimoj de maljusteco. Iliaj edzoj konsideris ilin laboriloj, kiuj devas fari kamparajn laborojn, serĉi kaj produkti nutraĵojn kaj okupiĝi pri multnombraj infanoj. Virinoj, kontraste al iliaj fratoj, ne rajtis eniri lernejojn. Feliĉe jen kaj jen leviĝas voĉoj, kiuj postulas egalecon por ambaŭ seksoj .

La viroj komencas kompreni, ke virinoj povas kontribui al la progreso de la lando. Nun, filinoj rajtas lerni samkiel filoj. Virinoj sidas en oficejoj kaj faras tion, kio antaŭe estis malfacila por virinoj. Ili decidas pri la estonteco de la lando. Finfine oni komprenis, ke „klerigi virinon estas klerigi la tutan socion”, kaj ke la progreso de la lando dependas de la klerig-nivelo de la patrinoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Françoise ZAWADI
Demokratia Respubliko Kongo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Françoise Zawadi el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07