Moderna vivoUSONOEkloĝi kiel astronaŭtoNASA (National Aeronautics and Space Administration/Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio), kiel usona agentejo de kosma esplorado kaj studado, havas dekojn da ejoj tra la tuta lando. La plej konataj estas verŝajne du: Kosmodromo Kennedy – en Florido, lanĉloko ne nur de la legendaj ŝipoj Apollo, sed ankaŭ de la novstilaj Falcon, kaj Kosmodromo Johnson, en la ĉirkaŭaĵo de Hjustono (Teksaso). La hjustona kosmodromo estas ne nur la ĉefa gvidejo de kosmoekspedicioj, sed ankaŭ la ĉefa trejnejo de astronaŭtoj. Tie pasigis kvarantenon la revenintoj de la lunekspedicioj. Ne estas mirinde, ke pluraj astronaŭtoj volis havi sian propran loĝejon apud Hjustono. Tre konata estas la komunumo Timber Cove – tre proksima al la kosmodromo – kie siatempe loĝis John Glenn (ano de la ekspedicio Mercury 7 kaj spacpramo Discovery), Scott Carpenter (ekspedicio Mercury 7), Gus Grissom (ekspedicioj Mercury 4, Gemini 3 kaj Apollo 1), Charles Conrad Jr. (ekspedicioj Gemini 5, Gemini 11, Apollo 12 kaj Skylab 2) kaj Peggy Whitson (la unua virino, kiu gvidis la internacian kosmostacion). La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono
|