Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Universaleco

Mi preferas la formon „koron-” al „kron-” por la kovima viruso, sendepende de morfologiaj kaj etimologiaj konsideroj. Miasupoze en neniu aŭ, eĉ se troviĝas, en nur malmultaj el la naciaj lingvoj oni elparolos corona kiel krona anstataŭ korona. Mi opinias, ke tia universaleco devus esti la principo laŭ kiu elkovi neologismojn por fakaj terminoj en Esperanto.

Cho Sung Ho
Koreio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28