MedioORNITOLOGIORemalkovro post 170 jarojIndoneziaj ornitologoj kaj birdamantoj de la tuta mondo entuziasme ĝojkrias: ili remalkovris birdon, pri kiu oni kredis, ke ĝi jam formortis antaŭ pli ol 170 jaroj. Temas pri la birdo, kiu havas la sciencan nomon Malacocincla perspicillata. MalkovroLa birdon malkovris du loĝantoj en la provinco Kalimantano (insulo Borneo, Indonezio). Muhammad Suranto kaj Muhammad Rizka Fauzan plukis arbarfruktojn en pluvarbaro proksime al sia hejmo pasintoktobre, kiam ili hazarde ekvidis nekonatan birdon. Ili sukcese kaptis kaj fotis ĝin kaj poste ellasis ĝin reen en la naturon. Pri sia malkovro ili tuj informis lokajn organizaĵojn por protektado de birdoj. Spertaj ornitologoj post reciprokaj konsultadoj konfirmis, ke temas pri la Malacocincla perspicillata kun forta beko, ĉokoladbruna koloro kaj nigra strio tra la okulo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.
|