|
|
La retlistoj de FEL
Flandra
Esperanto-Ligo disponas pri pluraj retaj informlistoj por siaj
membroj, simpatiantoj kaj interesitoj. Jen superrigardo pri
ili:
Esperanto-nieuws: "Esperanto-nieuws"
estas la listo por la Esperanto-simpatiantoj en Flandrujo. Al la anoj
de la listo de tempo al tempo estas senditaj informoj, ĉefe nederlandlingvaj,
kiuj povas esti interesaj por ili. Ili ricevas ankaŭ la retan version de la revuo
Horizon.taal.
- Anoj: Ĉiuj
personoj, kiuj petas informojn pri Esperanto, estas petataj
enskribiĝi en la listo, sed kiu ajn povas instigi aliajn
aliĝi al la listo.
- Aliĝi:
Por aliĝi al la listo "Esperanto-nieuws" oni
simple alklaku la jenan linion kaj poste alklaku la SENDO-butonon de via poŝtilo.
- Eksiĝi:
Por eksiĝi el la listo "Esperanto-nieuws" oni
simple alklaku la jenan linion kaj poste alklaku la SENDO-butonon de via poŝtilo.
- Adresŝanĝoj:
Por ŝanĝi adreson en la dissendlisto, oni alklaku la jenan linion uzante sian novan retpoŝtadreson. La malnova adreso estos aŭtomate forigita post iom da tempo.
- Informi: Se
vi deziras informi la simptiantojn de FEL pri
io, vi sendu la komunikon al la sekretario de FEL.
Esperanto-info: "Esperanto-info"
estas la listo por la membroj de FEL. Al la anoj
de la listo de tempo al tempo estas senditaj
informoj, ĉefe esperantlingvaj,
kiuj povas esti interesaj por ili. Ili ricevas ankaŭ la retan version de la revuo
Horizon.taal.
- Anoj: Ĉiuj
personoj, kiuj membras en FEL, ricevas la novaĵojn.
- Aliĝi:
Ne necesas aparte aliĝi. Sufiĉas mencii vian retadreson
sur la membroaliĝilo. Por aliĝi en la mezo de la jaro skribu al la
administranto.
- Eksiĝi:
Por eksiĝi el la listo "Esperanto-info" skribu al la
administranto.
- Adresŝanĝoj:
Por ŝanĝi adreson en la dissendlisto, skribu al la
administranto.
- Informi: Se
vi deziras informi la membrojn de FEL pri io, vi sendu la
komunikon al la sekretario
de FEL.
Kluboj: "Kluboj"
estas la listo por la klubgvidantoj de FEL. Al la anoj
de la listo de tempo al tempo estas senditaj
esperantlingvaj informoj,
kiuj povas esti interesaj por ili.
- Anoj: Ĉiuj
personoj, kiuj havas gvidan funkcion en FEL kaj en
ĝiaj kluboj, estas petataj
enskribiĝi en la listo, sed kiu ajn povas instigi aliajn
aliĝi al la listo.
- Aliĝi:
Por aliĝi al la listo "Kluboj" oni
simple alklaku la jenan linion kaj poste alklaku la SENDO-butonon de sia poŝtilo.
- Eksiĝi:
Por eksiĝi el la listo "Kluboj" oni
simple alklaku la jenan linion kaj poste alklaku la SENDO-butonon de sia poŝtilo.
- Adresŝanĝoj:
Por ŝanĝi adreson en la dissendlisto, oni alklaku la jenan linion uzante sian novan retpoŝadreson. La malnova adreso estos aŭtomate forigita post iom da tempo.
- Informi: Se
vi deziras informi la gvidantojn de FEL kaj de ĝiaj kluboj pri
io, vi sendu la komunikon al la sekretario de FEL.
Nova: "Nova"
estas listo por personoj, kiuj interesiĝas pri
novaĵoj en la Esperanto-merkato, ĉefe pri libroj kaj
diskoj. Al la anoj
de la listo de tempo al tempo estas senditaj
esperantlingvaj informoj,
kiuj povas esti interesaj por ili, ekzemple komunikoj pri novaj
produktoj aŭ recenzoj pri ili. Ekzistas du versioj: unu listo en unikodo (por personoj,
kiuj havas modernan poŝtoprogramon kiel Mozilla Thunderbird) kaj unu en la iksa
surogato (por personoj kun malnova poŝtilo).
- Anoj: Kiu
ajn povas enskribiĝi en la
listo, kaj kiu ajn povas instigi aliajn
aliĝi al la listo.
- Aliĝi:
Por aliĝi al la unikoda versio de la listo "Nova" oni
simple alklaku la jenan linion kaj poste alklaku la SENDO-butonon de sia poŝtilo.
Por aliĝi al la iksa versio de la listo "Nova" oni
alklaku la jenan linion kaj poste alklaku la SENDO-butonon de sia poŝtilo.
- Eksiĝi:
Por eksiĝi el la unikoda versio de la listo "Nova" oni
simple alklaku la jenan linion kaj poste alklaku la SENDO-butonon de sia poŝtilo.
Por eksiĝi el la iksa versio de la listo "Nova" oni
alklaku la jenan linion kaj poste alklaku la SENDO-butonon de sia poŝtilo.
- Adresŝanĝoj:
Por ŝanĝi adreson en la dissendlisto, oni alklaku la jenan linion uzante sian novan retpoŝadreson por la unikoda versio kaj la jenan linion por la iksa. La malnova adreso estos aŭtomate forigita post iom da tempo.
- Informi: Se
vi deziras informi la interesitojn pri libroj kaj diskoj pri
io, vi sendu la komunikon al la retbutiko de FEL.
Novaj e-libroj: "Novaj e-libroj"
estas listo por personoj, kiuj interesiĝas pri
novaĵoj en la Esperanto-merkato, ĉefe pri elektronikaj libroj kaj
poŝlegiloj. Al la anoj
de la listo de tempo al tempo estas senditaj
esperantlingvaj informoj,
kiuj povas esti interesaj por ili, ekzemple komunikoj pri novaj
e-libroj aŭ recenzoj pri ili.
- Anoj: Kiu
ajn povas enskribiĝi en la
listo.
- Aliĝi:
Por aliĝi al la listo "Novaj e-libroj" oni
simple alklaku la jenan linion kaj poste alklaku la SENDO-butonon de sia poŝtilo.
- Eksiĝi:
Por eksiĝi el la listo "Novaj e-libroj" oni
simple alklaku la jenan linion kaj poste alklaku la SENDO-butonon de sia poŝtilo.
- Adresŝanĝoj:
Por ŝanĝi adreson en la dissendlisto, oni alklaku la jenan linion uzante sian novan retpoŝadreson. La malnova adreso estos aŭtomate forigita post iom da tempo.
- Informi: Se
vi deziras informi la interesitojn pri e-libroj pri
io, vi sendu la komunikon al la retbutiko de FEL.
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo:
2011-09-19
|
|