|
Kunvenoj
|
La Laŭro de la Akademio 2023 |
La plej prestiĝan literaturan premion de Esperantujo, la Laŭron de la Akademio, ĉi-jare ricevis Anna Löwenstein pro sia verko „La memoraĵoj de Julia Agripina”, eldonita de Flandra Esperanto-Ligo. |
La premiita verko estas akirebla kiel bindita libro kaj kiel bitlibro en diversaj formoj (PDF, ePub, Mobi, azw3) en la Retbutiko de FEL, i.a. per la jena ligilo. |
|
Eldona agado de FEL laŭdata |
Antaŭ nelonge la konata aŭtoro Sten Johansson proponis aldoni 14 prozajn verkojn al la Baza Legolisto; alivorte al la listo de romanoj kaj novelaroj, kiujn ĉiu devus legi. Inter tiuj 14 verkoj 4 estis eldonitaj de Flandra Esperanto-Ligo. Jen ili: |
García, Higinio: Kapturnoj. 1999 |
Karpunina, Lena: La bato. 2000 |
Löwenstein, Anna: La memoraĵoj de Julia Agripina. 2021 |
Rodin, Sen (Franceschi, Filippo): Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj. 2006 |
|
Nova estraro |
La eksterordinara ĝenerala kunveno de marto 2024 elektis novajn estraranojn por Flandra Esperanto-Ligo (FEL):
- Prezidanto: Piet Glorieux
- Sekretario: Johan Van Eenoo
- Estrarano pri financo: Johan Donckerwolcke
- Estraranoj: Alex Humet, Ben Indestege
|
Kunvenoj de la lokaj grupoj
Superrigardo de la kunvenoj de la lokaj grupoj de FEL (en la nederlanda lingvo).
Legu pli!
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo:
2019-04-17
|