FEL
FEL, kie la movado moviĝas!
Por skribi al ni
Serĉi en la retejo de FEL
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook

Niaj bibliotekoj

Dokumenta Centro Antverpeno

La dokumenta centro de Flandra Esperanto-Ligo troviĝas en Lange Beeldekensstraat 169 en Antverpeno. Ĝi povas esti konsultata post interkonsento telefona je la numero 03 234 34 00. Ĝi estas biblioteko de revuoj (belgaj + gravaj internaciaj) kaj libroj (emfazo sur lingvistiko kaj interlingvistiko). Jen la katalogoj pri libroj kaj pri revuoj.

La plimulto de tiu nova biblioteko venas el la kolekto de la Internacia Esperanto-Arkivo. Ĝi nombras pli ol 100 (marto 2022: 108) revuotitolojn kaj kelkmil librotitolojn (marto 2022: 2810).

Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience

Krome ekzistas en Antverpeno la Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (EHC). Tiu jam de jaroj posedis malgrandan, sed ne senvaloran, Esperanto-kolekton. Al tio aldoniĝis en 2016 granda donaco de FEL, kiu devenas de la antaŭa biblioteko de FEL. En la jaroj 2019-2021 ankaŭ la Internacia Esperanto-Arkivo, precipe sed ne nur el la antaŭa kolekto Vanbiervliet, plikompletigis la EHC-kolekton.

La verkoj en EHC estas parto de t.n. speciala kolekto kun propra „siglo”, nome Flandra Esperanto-Biblioteko. Ili iom post iom aperadas en la katalogo: 7000 verkoj (februaro 2000), laŭplane en 2023 ĉio enestos. Nur la verkoj kiuj jam enestas povas esti konsultataj surloke.

Praktike: la nomitaj verkoj estas ĉiuj konsulteblaj en la legejo de lundo ĝis sabato, krom en leĝaj festotagoj. Jare renovigenda „A-karto” estas postulata, valida por ĉiuj publikaj bibliotekoj de la urbo Antverpeno. Oni prefere, antaŭ vizito, priesploru en la propra komputilo. Tiel mendeblas ĉiufoje ĝis po tridek verkoj. Ekde la petita dato tiuj haveblas ĉe la budo de la legejo. Oni surloke rajtas skani tekstojn, strikte por propra uzado se la verkon protektas kopirajto. Ĉirkaŭ 650 verkoj (februaro 2022) de la EHC-kolekto estas rekte legeblaj en la propra komputilo. A-karto por tio ne necesas. Oni por la koncerna verko alklaku la ligon „Elektronische beschikbaarheid”.

Felix-Arkivo

Pri arkivaj dokumentoj okazas intertraktadoj kun Felix-Archief en Antverpeno. Ili volas tie nur dokumentojn, kiuj rilatas al la asocia vivo, sed tio jam estas multo!

Internacia Esperanto-Arkivo

La Internacia Esperanto-Arkivo (IEA) estas belga fondaĵo, kies kolekto troviĝas en Flandrio (Winksele). Ĝian bazon formas la kolekto Vanbiervliet en Kortrijk kaj la privata kolekto Vanden Bempt el Leuven. IEA estas ne nur belga sed tutmonda arkivo, kiu celas konservadon kiel heredaĵo, por nelimigita tempodaŭro, de libroj, revuoj kaj aliaj dokumentoj en kaj pri Esperanto kaj planitaj lingvoj, en sia originala formo. Tiujn ĝi kolektas, arkivas, protektas, administras kaj faras alireblaj.

La kolekto de IEA estas konsultebla surloke. Ĝi ne havas fiksajn horojn sed funkcias laŭ interkonsento. Ankaŭ eblas starigi konkretajn demandojn pri esplorado. Fidele al la celoj la verkoj de IEA ne estas prunteblaj. Skanado eblas je modera interkonsentata (= subtena) prezo.

IEA funkcias per donacoj, eblas finance subteni ĝian celon kiel Amiko de IEAalimaniere. Inverse ĝi ofertas siajn servojn al vi: se vi volas ke IEA konservu „por eterno” vian privatan arkivon aŭ tiun de asocio, bonvolu kontakti ĝin kaj interkonsenti: transprenado eblas tuj aŭ laŭ interkonsento (ekz. heredaĵo).

Aliaj bibliotekoj

Ankaŭ aliloke ekzistas gravaj Esperanto-bibliotekoj aŭ –muzeoj. Ni ĉi tie mencias kelkajn el la pli grandaj:


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-03-04