FEL
FEL, kie la movado moviĝas!
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de FEL
en la retpaĝoj de FEL

Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook

Kiel liveri viajn dokumentojn?

Se vi deziras, ke Flandra Esperanto-Ligo (FEL) presu libron, broŝuron, revuon aŭ ion ajn, prefere vi atentu la jenajn teknikajn konsilojn. FEL povas akcepti la materialon en pluraj formoj, sed ne ĉiuj estas same taŭgaj.

Adobe Acrobat: Liveri dosierojn en Adobe-formo (.PDF) estas tre konsilinde. Prefere vi konservu la dosieron en la formo „Printi” (angle Print). Se via dokumento enhavas kolorojn, bv. atenti, ke vi devas liveri 4 diversajn originalojn (por la koloroj nigra, flava, ciana kaj magenta).

InDesign: senprobleme.

MS Word: Dosieroj en MS Word (.DOC) ne tre taŭgas por presado. Malfermante Word-dosieron en alia komputilo, povas ekesti malgrandaj diferencoj inter la aspekto de via versio kaj la nia. Ekzemple la vorto-disigo fine de la linio povas esti alia. Ankaŭ en tabeloj ofte ekestas diferencoj. Se vi nepre volas uzi MS Word, ni konsilas al vi fine krei PDF-dosieron (vidu supre).

OpenOffice.org: senprobleme.

Pagemaker: Pagemaker-dokumentoj povas esti akceptataj senprobleme. Necesas tamen atenti la jenon. Se via dokumento enhavas fotojn, konservante la dosieron, oni elektu en la menuo „Dosiero” (Bestand/File) la menueron „Konservu kiel ...” (Opslaan als .../Save as ...) kaj poste „Eldonoj” (Publicaties/Publications). Tie necesas elekti „Kopiu ĉiujn ligitajn dosierojn” (Kopieer alle gekoppelde bestanden/Copy all linked files).

Kiel sendi?

Se via dokumento estas ne pli granda ol kelkaj megabajtoj, vi povos sendi ĝin retpoŝte al grafiko@fel.esperanto.be. Se tamen ĝi estas granda, vi uzu specialan servon kiel www.yousendit.com.

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2009-08-21

Nova!