|
La mondo iĝas por vi malpli kosta!![]() Nun vi povas malfermi vian mondon kaj ricevi la magazinon MONATO dum 3 monatoj senpage!MONATO estas kvalitmagazino por postulemaj legantoj, kiuj volas esti funde informitaj. Jen dek bonaj kialoj por aboni ĝin nun.1) Por MONATO raportas ne eksterlandaj ĵurnalistoj, sed lokaj esperantistoj, kiuj konas la tieajn fonojn. 2) MONATO havigas plej variajn komentojn pri la mondaj novaĵoj. 3) En MONATO la intelektularo de la Esperanto-movado diskutas, fojfoje vigle polemikas pri gravaj temoj de la nuntempa socio. 4) MONATO estas la magazino en kiu ankaŭ vi povas aperigi viajn komentojn. 5) MONATO plilarĝigas vian spektron de interesiĝo, pro aro da nekutimaj temoj prezentitaj en facile digestebla maniero. 6) MONATO pligrandigas vian lingvokonon. Ĝi estas redaktita en bona hodiaŭa Esperanto. 7) MONATO jam dum 25 jaroj regule aperadas. 8) MONATO estas magazino sen amasa reklamo. 9) MONATO estas la sola revuo, kiu estas ellaborita ekde la redakto ĝis la forsendo, per la kranioj kaj la manoj de esperantistoj 10) Per MONATO vi vivtenas kaj subtenas prestiĝan eron en la Esperanto-movado. ... kaj vi kiel nova abonanto nun ricevos MONATOn dum 15 monatoj kontraŭ la prezo de nur unu jaro!
|