La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova!
Por skribi al ni
Serĉi en la retejo de FEL

La librorondo Stafeto

La librorondo Stafeto

la nepro por la libroamanto!

Ĉu allogas vin la ideo ricevi literature kaj prese bonkvalitajn Esperanto-librojn tuj post ilia apero kontraŭ forte rabatita prezo? La librorondo „Stafeto” donas al vi tiun eblon.

Stafeto

Per kio ni regalos vin?

Ni regalos vin per bele presitaj literaturaj kvalitaj verkoj de konataj nomoj kiel Anna Löwenstein, Trevor Steele, Edwin de Kock, Christian Declerck kaj multaj aliaj ... Vi ricevos la verkojn aperintajn en la serio „Stafeto” antaŭ ol ili estas haveblaj ĉe la kutimaj libroservoj. Ni principe strebas al aperigo de tri libroj jare. Plie, vi aŭtomate ricevos rabaton de 10 % se vi mendas po unu libron, rabaton de 40 % se vi mendas po tri librojn aŭ pli.

Kion ni petas de vi?

Por aliĝi al nia librorondo ni petas unufojan deponon de minumume 25 eŭroj. Tiun deponon vi rericevos, se vi forlasos la librorondon. La deponojn Flandra Esperanto-Ligo investas en la eldonado de novaj verkoj.

Kio estas via garantio?

Se vi ne estus kontenta pri la libroj, kiujn ni sendas al vi, vi rajtas retiriĝi el la librorondo. En tiu okazo vi rericevos vian deponon kaj ni ne plu aŭtomate sendos al vi librojn. Se vi estus malkontenta pri specifa libro, vi havas la rajton resendi ĝin ene de ok tagoj, ne devante klarigi la kialon. En tiu okazo ĝi ne estos fakturita.

Kiuj verkoj jam aperis?

Jen la tuta listo de jam aperintaj verkoj en la serio „Stafeto”. Tiujn aliĝinto al la librorondo „Stafeto” povos kiam ajn mendi kun rabato de 10 %. Sufiĉas mencii en la notoj „Ne forgesu mian Stafeto-rabaton!”

Presebla versio

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-06-18