FEL
FEL, kie la movado moviĝas!
Por skribi al ni
Serĉi en la retejo de FEL
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook

Bonvenon en Antverpeno

Bonvenon en Antverpeno!

Saluton, karaj promenantoj!

Bonvenon en Antverpeno!

Mi ĝojas, ke vi venas al nia urbo tra la fama centra stacidomo de Antverpeno. La renoma usona magazino Newsweek nomis ĝin la kvare plej bela stacidomo de la mondo kaj la ankaŭ usona novaĵretejo Mashable epitetis ĝin eĉ la plej bela.

La centra stacidomo de Antverpeno La centra stacidomo de Antverpeno

Sed ankaŭ por Esperanto-parolantoj tiu ĉi stacidomo havas specialan signifon, ĉar en 1911 Ludoviko Zamenhof alvenis tie ĉi por partopreni en la 7a Universala Kongreso. Jen vi vidas lin, en kaleŝo, veturantan al la urbodomo:

Zamenhof en Antverpeno

La fakto, ke en 1911 okazis la UK en Antverpeno, grandparte estas ligita al la loka Esperanto-grupo „La Verda Stelo”, kiu estis fondita en 1907, do kvar jarojn antaŭ la UK. Nun pli ol unu jarcenton poste, tiu grupo ankoraŭ estas tre aktiva kaj ĉiusemajne regalas siajn membrojn, kaj vizitantojn, per nova programo. Se vi povos resti iom en Antverpeno, ne hezitu viziti la grupon. Jen ĝia programo.

Antverpeno estas konata en Esperantujo tamen ne nur pro la vizito de Zamenhof kaj pro sia pli ol jarcentaĝa sed daŭre juna Esperanto-klubo. En la sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento, ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA) regis ekspansia politiko. Apud sia oficejo en Roterdamo, ili kreis oficejojn en Nov-Jorko, Budapeŝto kaj ... Antverpeno. La elekto de Antverpeno ne estis hazardo. En tiu tempo ene de la Esperanto-grupo estis tre vigla junulara sekcio, kaj kelkaj ĝiaj anoj regule volontulis por UEA, i.a. per tajpado de tekstoj por la tiam popularaj „Esperanto-dokumentoj”. Ĉar la laboroj ade vastiĝis, estis decidite lui oficejon. Tiu oficejo iom post iom kreskis ĝis vera grafika centro, kun pluraj dungitaj oficistoj, en kiuj centoj da paperaj manuskriptoj estis transformataj al preseblaj originaloj.

Jen Grégoire Maertens, Victor Sadler, Roger de Schepper, Manuel Halvelik kaj Paul Peeraerts dum la malfermo de la antverpena oficejo de UEA:

Malfermo de la oficejo en Antverpeno

Post iom da tempo tamen UEA ĉesigis sian ekspansian politikon kaj iom post iom fermis ĉiujn siajn oficejojn krom la centra oficejo en Roterdamo. Ĉar fermi la centron en Antverpeno signifus maldungi plurajn homojn kaj perdi la konstantan adreson, ekestis interparoloj inter la loka organizaĵo Flandra Esperanto-Ligo (FEL) kaj UEA kiuj finiĝis per la decido en 1989, ke FEL aĉetos ĉiujn materialojn de la oficejo kaj transprenos ilin, kune kun la dungitaro. Tiu ĉi paŝo signifis, ke FEL, ĝis tiam „simpla” asocio kun kelkcentoj da membroj, transformiĝis en eldonejo kun tutmonda klientaro.

Antverpeno estas ĝis nun la centro de vigla eldona agado. Jen, karaj vizitantoj, kelkaj libroj eldonitaj tie ĉi en la lastaj jaroj:

Esprimaro La fotoalbumo fermiĝas La muzeo de milito

Ĉu vi interesiĝas pri kelkaj el la verkoj eldonitaj ĉi-urbe? Senprobleme! Nia retbutiko estas konstante malfermita kaj vi povas viziti ĝin nun!

Laste, sed certe ne balaste, vi nepre vizitu en Antverpeno la eldonejon de Monato, la internacia magazino pri moderna vivo, politiko, ekonomio, scienco, lingvo, nu ... resume, pri ĉio en Esperanto, sed ne pri Esperanto.

Monato

Monato estis fondita en 1980 kaj ekde la komenco estis produktata kaj administrata en Antverpeno. La redaktoroj kaj la korespondantoj tamen loĝas en la tuta mondo, tiel ke ĝi vere estas internacia.

Por tiuj inter vi, kiuj sekvis vian ĉiĉeronon ĝis tie ĉi, jen kelkaj malgrandaj donacoj, inter kiuj vi povas elekti (vi povas elekti ankaŭ ĉiujn!)

Dankon al ĉiuj pro via vizito! Revenu baldaŭ!


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-09-28