FEL
FEL, kie la movado moviĝas!
Por skribi al ni
Serĉi en la retejo de FEL
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook

Kamparulo iris metropolen!

 
La Laŭro de la Akademio 2023
La plej prestiĝan literaturan premion de Esperantujo, la Laŭron de la Akademio, ĉi-jare ricevis Anna Löwenstein pro sia verko „La memoraĵoj de Julia Agripina”, eldonita de Flandra Esperanto-Ligo.
La premiita verko estas akirebla kiel bindita libro kaj kiel bitlibro en diversaj formoj (PDF, ePub, Mobi, azw3) en la Retbutiko de FEL, i.a. per la jena ligilo.
 
Eldona agado de FEL laŭdata
Antaŭ nelonge la konata aŭtoro Sten Johansson proponis aldoni 14 prozajn verkojn al la Baza Legolisto; alivorte al la listo de romanoj kaj novelaroj, kiujn ĉiu devus legi. Inter tiuj 14 verkoj 4 estis eldonitaj de Flandra Esperanto-Ligo. Jen ili:
García, Higinio: Kapturnoj. 1999
Karpunina, Lena: La bato. 2000
Löwenstein, Anna: La memoraĵoj de Julia Agripina. 2021
Rodin, Sen (Franceschi, Filippo): Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj. 2006
 
Nova estraro
La eksterordinara ĝenerala kunveno de marto 2024 elektis novajn estraranojn por Flandra Esperanto-Ligo (FEL):
  • Prezidanto: Piet Glorieux
  • Sekretario: Johan Van Eenoo
  • Estrarano pri financo: Johan Donckerwolcke
  • Estraranoj: Alex Humet, Ben Indestege

Post jaroj da spirita entombiĝado... mi decidis trajni Antverpenen por konatiĝi kun la nova Centro, en la Longa Bildetarostrato. Mi modeste loĝas en partvilaĝeto de vigla provinca urbo, sed tre proksime de ĝia stacidomo. Je duono post la naŭa (ĉar maljunulbileto estas uzebla nur post la naŭa) mi iris stacidomen, salutis la bovinojn, kiuj paŝtas en apuda herbejo kaj konstatis ke intertempe la trajnoj moderniĝis kaj rapidiĝis. Entute mi bezonis malpli ol kvardek minutojn por atingi Antverpenon.

Mi bone antaŭe notis sur papereton la sekvotan vojon. Eliro plej proksima al la loĝejo de la flandraj leonoj, sekvi la straton ĝis la Karnotstrato: do en plena trafikbruo, en plena metropola vivo... la tutaj 150 metrojn en la Karnotstrato, aŭtomobilbruo... tramkirliĝado... ĉiarasaj homoj kaj hominoj... Subite tamen, en la Baraĝpontstrato ĉio fariĝas multe pli trankvila... supozeble vojo malpermesata al aŭtomobiloj? Mi ne sciis ke tiaj trankvilaj stratoj ie ajn en Antverpeno estas troveblaj! Kaj ankoraŭ plitrankviliĝas, post 90 metroj, kiam mi dekstren eniras la Oferaĵstraton. Kaj... mi ricevas la impreson ke mi eniris Nord-Afrikon, odoro, spiro, flaro, vido... pasantoj... ĉio kondukas miajn pensojn al alia kontinento! Kaj tio eĉ dum 350 metroj. Dekstren tiam, en la Longan Bildetarostraton, dum 100 metroj. Kaj tiam mi vidas maldekstre de mi la indikon de Esperanto-Domo. La domnumero ne estas problemo, ĉar se mi post dekoj da jaroj ne jam sukcesas memori la numeron en la Franca avenuo, nun neniu problemo! Se vi unufoje legis ĝin france, vi dum tuta vivo ne plu forgesos! Ĉarme erotika!

Mi retropaŝas kelkajn paŝojn, ĝis la alia flanko de la strato (ĉe angulo, kie troviĝas la Filmdomo) por ricevi miajn unuajn impresojn de la nova verda hejmo. Kaj mi vidas sufiĉe modernan konstruaĵon, kun la supraj etaĝoj en iu aŭ alia konstrustilo. Kaj mi estas homo, kaj mi do komparas kun antaŭa situacio. Jes ja, la antaŭa adreso estis pli pompa, pli prestiĝa... sed tamen estis iel ŝajnprestiĝo. Kiu promenanto ja tie iam pasas? Nur iu, kiu perdis la vojon mi supozas. Jes, multaj pasas, sed en aŭtoj, en la mezo de la granda ŝoseo. Kaj la stilo? Nu, honeste, nia antaŭa sidejo tamen estis (kaj estas, kvankam ne plu nia sidejo) malnova (kaj maljuna, mi ŝatus diri) krakanta konstruaĵaĉo, kiu restas rekte staranta nur danke al la flankaj apogantaj domoj, ĉu? Kaj ĝiaj piedoj (la kelo) stinkis. La tiama montrofenestro (???) estis iu subnivela, malgraŭ pli-malpli kvadrateco, bovokulo (patrijspoort) kiun neniu iam ajn rigardis... kvazaŭ iu rubaĵkolektinvita elŝparita loko en la konstruaĵo.

Kaj kio pleje impresas nun estas la grandioza plenfasada vitra vando, montrofenestrego... bedaŭrinde en la nuna momento ankoraŭ iom Jehovan-aspekta. (Unua ideo: ĉu ili zorgis asekuron kontraŭ rompiĝo de la vitraĵo?). Kaj la interna spaco estas tre vasta. Mi esperas ke oni sukcesos transformi ĝin en invita, alloga, brila ejo! Mi tuj lernis ke nur la teretaĝo estas nia. La konstruaĵo, tion mi poste lernis, estas iom duvizaĝa Jano, ĉar se nia sidejo rigardas Bildetarstraten, la supraj montras siajn dorsojn al ĝi: ili eĉ ne havas adreson en tiu strato, sed en alia ... dorsa aŭ flanka, mi ankoraŭ ne scias; Do tiuj etaĝoj faldiĝas ĉirkaŭ la nian.

Post ekstera admirado sekvas interna. Antaŭe ... mi bezonis binoklon por trovi plafonon, nun mi komence havis la impreson ke ĝi kuŝas sur miaj ŝultroj. Nu, falsa ideo... pro la vasteco de la salono, kaj pro la kontrasto! En la nuna momento la salono montras sian naskiĝstaton ju pli oni iras pluen. La unuaj metroj, kun imponaj libroŝrankoj, impresas bonaj, esperigaj. La parto kiu estos uzata kiel kunvenejo por nia amasa membraro... komencas havi karakteron. La fundo de la ejo estas transformata, -ita, -ota en skatoletaro: ĉambretaro, oficejaro... En la nuna momento ankoraŭ iom enigma, iom konfuziga, iom ne-jam-preta... Bedaŭrinde, sed unuavide neriparebla, estas la fakto ke en neniu el la ĉambretoj iu ekstera lumo (krom iom de iuj plafonaj tegmentofenestroj?) kaj metropola aero, estas enlaseblaj. La kostoj de la lumigo certe ne estos neglekteblaj! Ene: oazo da silento, la ĉiam kaj ĉie penetranta trafikbruo de antaŭe tute mankas, aŭ pli ĝuste malestas, ĉar vorto manko ja sugestas bedaŭron. Jam estas taŭga, alloga, kuirejeto kaj eĉ ĉambreto kun duŝo. Finite la necesejaĉo de Franca Avenuo!

Strange, sed, iel, ial, mi akiris la senton ke la Centro, finfine, ekrolos kiel arĥivejo, kiel konsultejo. Inter la dokumentoj mi renkontis poŝtkartformatan foton de iu esperantista postkongresa grupvizito al Gelo (Geel), je la 19a de junio 1938a, kie mi mem, centre de la grupo, kun miaj gepatroj, pozas kiel apenaŭ kvarjara esperantistideto!

Vido el alta domo en relative mallarĝa strato ofte kolizias kun muro de fasadoj. Nia Centro eskapas al tio, ĉar ĝuste antaŭ sia vizaĝo estas breĉo, la rigardo promenas enen en alian straton! Kiel radio al la suno. La kvartalo estas hejmeca por kamparulo. Mi sentas min hejme tie, ĉar ĝi spiras la etoson nunan de mia provinca urbeto. Ankaŭ ĉe ni estas multe da fremduloj, kaj ili ĝenas neniun, kaj ni ne ĝenas ilin. Se la strato estus tegmentita, volbita oni eble pensus pri "sukho"... sed, ĉu ni ne volas konkeri la tutan mondon?

Jen miaj unuaj impresoj.... sed, nepre iru, kaj rigardu mem! La nomo de la strato jam tuj tintigis sonorileton en mia kapo, kaj ĉi vespere, post reveno hejmen, mi malkovris la kialon. Mi hazarde prenis libron de Ernest Claes, kaj tuj en la unua paĝo mi renkontis la Lange Beeldekensstraat! En sia junaĝo, en la komenco de sia edziĝa vivo kun Stephanie Vetter, li loĝis en tiu strato! Ĉu ne inda, eĉ se iama, estinta najbaro? KAJ se iom mordetas la perdo de prestiĝo, balzamas la vundon la konscio ke nun ni estas posedantoj kaj ne plu luantoj!

Petro de Smet'


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28