Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Teknikaj konvencioj de Monato

Ĉar iuj kunlaborantoj laboras per Windows-komputiloj, aliaj per Linux, Unix aŭ Mac, kaj ĉar tekstodosieroj ne facile estas interŝanĝeblaj inter tiuj sistemoj, la eldonejo kreis teknikajn konvenciojn, kiuj estas sendependaj de programo aŭ komputila mastruma sistemo.

Kompreneble tiuj konvencioj estas uzataj nur inter eldonejo, redaktoroj, reviziantoj kaj aŭtoroj, kaj ne aperos en la presita versio de MONATO.

Aŭtoroj kaj redaktoroj bv. liveri tekstojn laŭ la x-konvencio. Uzataj do estas cx, hx, ux, Cx, Hx ktp. Por indiki veran ikson, ekz. en La-Chaux-de-Fonds, uzu xx aŭ Xx. Oni atentu ankaŭ liveri tekstojn sen neaskiaj simboloj, ĉar ili ne estas normaj en ĉiuj komputilaj sistemoj. Se tamen neaskia litero estas bezonata, ekzemple en propraj nomoj, oni uzu la HTML-kodojn, ekzemple „Wałęsa” aspektu kiel „Wa&lstroke;&eogonek;sa” ... Se vi uzas Vindozon kaj la programon UniRed, vi ne zorgu pri tiuj kodoj. La programo mem kreas ilin por vi.

Por indiki difinitajn stilojn aŭ fasonojn MONATO uzas XML-etikedojn. Jen la plej gravaj:

<d> (dike)
<k> (kursive)
<mm> (malgrandaj majuskloj)
<sup> (supre)
<sub> (sube)

Tiujn ordonojn oni kompreneble povas kombini:

<d><k> (dike kaj kursive)

La finon de difinita fasono oni indiku per la malaj ordonoj:

</d> (fino de diko)
</k> (fino de kursivo)
</mm> (fino de malgrandaj majuskloj)
</sup> (fino de suprigitaj literoj/ciferoj)
</sub> (fino de malsuprigitaj literoj/ciferoj)

Oni atentu, ke ingitajn (kombinitajn) ordonojn oni finu en la mala vicordo. Ekzemple <d><k>Jen dika kursiva teksto</k></d> estas ĝusta, sed <d><k>Jen dika kursiva teksto</d></k> estus erara.

La diversaj titoloj estas indikitaj jene:

<tt>TEMTITOLO</tt> 
<t>Titolo</t> 
<it>Intertitolo</it>

Por tiuj tipografiaj signoj, kiuj ne aperas sur la plimulto de la klavaroj, Monato uzas:

<c>: komenca citilo
</c>: fina citilo
<hs/>: haltostreko (la dividstreketo estas simple -)
_: fiksa spaco
(se iam oni bezonus la veran substrekon _ en teksto, oni indiku tion per <ss/>)

Alineoj estas krampitaj per <p> kaj </p> fine. La tuta artikolo estas krampita per <art> kaj </art>. La nomo de la aŭtoro estas krampita per <aut> kaj </aut>.

La tutan liston de XML-etikedoj kaj ekzemplan XML-dokumenton vi trovas en apartaj dosieroj. Vian pretan tekston vi povas testi en nia XML-testilo.

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2011-04-29

Nova!