Esperanto
FEL, waar de Esperantobeweging beweegt!
Contacteer ons Contacteer ons
Zoek op de Esperanto-webstek

Horizon.taal

Respondoj al la kvizoj

Respondoj al la kvizo el numero 336 de januaro-februaro 2026, paĝo 23
  1. Por akiri ledon el bestohaŭtoj oni prilaboras la haŭton per substanco (en Maroko tradicie urino). Kiel oni nomas la verbon kiu esprimas tiun prilaboradon?
    Respondo: Tani
  2. Se vi promenas kun malbonaj ŝuoj, ekestas iu doloriga fenomeno ofte sur via plando.
    Respondo: Haŭtveziko
  3. Plenigu la mankantan vorton: "Ik weet waar het schoentje wringt..." - "Mi scias kie la boto..."
    Respondo: Premas
Respondoj al la kvizo el numero 335 de novembro-decembro 2025, paĝo 23
  1. Oni povas triki ĉapon, sed oni ankaŭ povas ... per specifa ilo: maldika stangeto kun hoketo ĉe unu ekstremaĵo.
    Respondo: Kroĉeti
  2. Kiel oni nomas spacon inter du aŭ pluraj fadenoj, uzataj en reto aŭ trikita aĵo?
    Respondo: Fadenopaŝo
  3. Plenigu la mankantan vorton: "Het hemd is nader dan de rok." – "Pli kara estas kapo ol ..."
    Respondo: Ĉapo
Respondoj al la kvizo el numero 334 de septembro-oktobro 2025, paĝo 23
  1. Kiu verbo esprimas "passen" (bv. "De kleur van je schoenen past bij die van je jurk")?
    Respondo: Kongruas
  2. En Okcident-Flandrio oni noman malsekan herbejon laŭ river(et)oj "broek". Kiel oni nomas herbejon kie la brutaro manĝas herbon?
    Respondo: Paŝtejo.
  3. Plenigu la mankantan vorton: "Wie zijn gat verbrandt, moet op de blaren zitten." – "Kiu ... aranĝas, tiu ĝin manĝas."
    Respondo: Kaĉon
Respondoj al la kvizo el numero 333 de julio-aŭgusto 2025, paĝo 23
  1. Kiu verbo esprimas "verbinden" / "... baterion kun lampo per elektra kablo"?
    Respondo: Konekti
  2. Kiu sportisto ofte rompas al si la klaviklon."?
    Respondo: Biciklistoj kaj rugbeistoj.
  3. Plenigu la mankantan vorton: "Bitter in de mond maakt het hart gezond." – "Maldolĉa por la lango, sed ... por la sango."
    Respondo: Salubra
Respondoj al la kvizo el numero 332 de majo-junio 2025, paĝo 23
  1. Kiu verbo esprimas "opvallen" / "... pro siaj brilaj vestaĵoj"?
    Respondo: Frapi la okulojn
  2. Kiun substantivon PIV priskribas kiel "Tre malagrabla, naŭza odoro, kiel de putro ks."?
    Respondo: Fetoro.
  3. Plenigu la mankantan vorton: "Je mag een gegeven paard niet in de bek kijken." – "Ne esploru la ... de donacita ĉevalo."
    Respondo: buŝon
Respondoj al la kvizo el numero 331 de marto 2025, paĝo 23
  1. Kiu verbo esprimas "verzwikken" / "... al si la piedon."?
    Respondo: Tordi
  2. Kiun substantivon PIV priskribas kiel "Trompi la publikan opinion, prezentante al ĝi la malveraĵojn sub oficiala, insista, alloga formo." (hersenspoelen)?
    Respondo: Cerboŝtopi – oni ankaŭ diras cerbolavado.
  3. Plenigu la mankantan vorton: "Steek je neus niet in andermans zaken." – "Ne ŝovu vian nazon en fremdan..."
    Respondo: vazon
Respondoj al la kvizo el numero 330 de januaro 2025, paĝo 6
  1. Kiu verbo esprimas ke oni salutas alian homon, uzante la manojn (certe en Belgio )?
    Respondo: Manpremi
  2. Kiun substantivon PIV priskribas kiel "Kolerigado aŭ ĉagrenado iun, malrespektante ties dignon"?
    Respondo: Ofendi
  3. Plenigu la mankantan vorton: "Er is een vijs los bij hem" - "Mankas ... en lia kapo"
    Respondo: klapo

Laatste aanpassing van deze bladzijde: 04-02-2026